Danó Jeszenszky
Danó Jeszenszky | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 5-an de januaro 1824 en Lučenec | ||||
Morto | 27-an de oktobro 1906 (82-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Sándor Jeszenszky vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | ĵurnalisto poeto advokato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Danó Jeszenszky [jesenski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jeszenszky Danó estis hungara advokato, notario, ĵurnalisto, poeto, membro de Societo Petőfi.
Danó Jeszenszky naskiĝis la 5-an de januaro 1824 en Hungario, en Losonc (nuntempa Lučenec en Slovakio). Li mortis la 27-an de oktobro 1906 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Danó Jeszenszky frekventis lernejojn komence en sia naskiĝurbo, poste en aliaj urboj de Supra Hungarujo. Li iĝis advokato en 1848, poste li batalis en la nova hungara armeo. Post fiasko de la liberecbatalo li ricevis amnestion. En 1852 li edziĝis baldaŭe havanta 2 filojn, la unua estis Sándor Jeszenszky. Li estis advokato dum 22 jaroj en Balassagyarmat, kie li fondis ŝparkason kaj ankaŭ periodaĵon, kiun li mem redaktis. Ekde 1879 li vivis en Budapeŝto. Liaj artikoloj aperis ekzemple en Pesti Divatlap, Vasárnapi Újság, Hölgyfutár.