Danca kunulado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Duopo plenumas penche de La Nuksrompilo.

En danco, kunulado estas la helpo kaj iam kondukado donita al la kunulo, plej normale de la kontraŭa socia sekso. Ĝi estas grava parto de baleto kaj kunulaj dancoj Kunuloj povas esti de la sama aŭ kontraŭa socia sekso.

Baleto[redakti | redakti fonton]

En baleto, kunulado estas aparte studata de viraj ĉefaj dancistoj, kiuj devas ellabori la fortecon por gracie kaj memfide levi, kapti kaj porti inan kunulon. Aliflanke, inaj ĉefaj dancistoj pasigas pli grandan tempon ellaborante la fortecon de la piedoj, maleoloj, kruroj kaj abdomenaj muskoloj por surfingrado.

Kunulaj dancoj[redakti | redakti fonton]

En multaj kunulaj dancoj, la vira dancisto devas konduki. Ĉi tio povas esti simple afero de direktado de la ina dancisto en necesan situon, aŭ en libero-formaj dancoj ĝi povas inkluzivi decidadon kaj komunikadon de la vico de la figuroj kiuj estos dancataj. Iu plibonigitaj figuroj de dancaj stiloj jive, jitterbug kaj roko-kaj-rulo (rokenrola danco) postulas ke la viro plenumu levojn, kvankam ĉi tio estas kutime atingata nur per plibonigitaj dancistoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]