Dancantaj Ĉerkoportistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Dancantaj Ĉerkoportistoj, konataj ankaŭ laŭ vario de nomoj, kiel tiuj de Dancoĉerko ("dancing coffin"), Ĉerkaj Dancantoj ("coffin dancers") kaj la Ĉerkodanca Memeo estas ganaa grupo de ĉerkoportistoj, kiu estas bazita en la marborda urbo Prampram en la regiono Grand-Akrao de suda Ganao, kvankam ili ludas tra la lando tiel kiel internacie.[1] Ili estas loke konataj kiel Nana Otafrija Pallbearing and Waiting ServiceDada awu.[2]

La grupo komence akiris tutmondan atenton tra BBCa ĉefaĵa raporto en 2017.[3] La videofilmo fariĝis parto de Interreta memeo en la maldormo de la COVIM-19 pandemio en frua 2020.

Deveno[redakti | redakti fonton]

La Dancantaj Ĉerkoportistoj estas gvidita de Benjamin Aidoo, kiu komencis la grupon kiel regula servo de ĉerkoportistoj. Li poste havis la ideon aldoni reĝisoradon al ilia ĉerkoportista laboro. Kromaj kotizoj estas postulataj por dancado kun la ĉerko dum entombigo.[4] La Dancantaj Ĉerkoportistoj unue altiĝis al eminenteco en 2017 kiam ili estis prezentitaj en BBCa raporto.[5]

En popola kulturo[redakti | redakti fonton]

  • En fino de marto 2020, Jutubulo kun la kanala nomo "Syon" alŝutis al Jutubo la videon, kiu komencis la modon sur la Interreto. En aprilo, la grupo fariĝis la bazo de funebre komika interreta memeo kiam videoj de homoj suferantaj diversajn malfeliĉojn, sekvite de videoj de la Dancantaj Ĉerkoportistoj (implice la viktimoj de la antaŭirantaj videoj), estis ĝenerale alŝutitaj al Reddit, YouTube kaj TikTok.[6] La video estas ĝenerale parigita kun la kanto "Astronomia" de rusa muzika artisto Tony Igy kaj remiksita de nederlanda duopo Vicetone, kvankam aliaj uzas aŭ "You Know I'll Go Get" de DJ Haning kaj Rizky Ayuba (remiksita versio de kanto de Enrique Iglesias "Finally Found You") aŭ "Trouble is a Friend" de Lenka..[7] Ĉi tiu memeo estas ofte asociita kun la COVIM-19 pandemio, kiu estis daŭranta kiam la memeo fariĝis populara.[8]

Notoj[redakti | redakti fonton]