Dante's Peak (filmo)
Dante's Peak | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Dante's Peak |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 7 feb. 1997, 10 apr. 1997, 1997 |
Ĝenro | katastrofa filmo, agfilmo, aventura filmo, drama filmo |
Kameraado | Andrzej Bartkowiak |
Reĝisoro(j) | Roger Donaldson |
Produktisto(j) | Gale Anne Hurd |
Scenaro | Leslie Bohem |
Filmita en | Kalifornio |
Loko de rakonto | Vaŝingtonio • Kaskada Montaro |
Muziko de | James Newton Howard • John Frizzell |
Rolantoj | Pierce Brosnan • Linda Hamilton • Charles Hallahan • Jeremy Foley • Jamie Renée Smith • Grant Heslov • Arabella Field • Christopher Murray • Elizabeth Hoffman • Heather Stephens • Justin Williams • Lee Garlington • Tzi Ma |
Produktinta firmao | Universal Studios |
IMDb | |
Dante's Peak (Pintmonto de Dante), estas usona filmo de Roger Donaldson, aperinta en 1997.
Temo
[redakti | redakti fonton]Kvar jarojn post la morto de sia kunulino dum vulkana elŝpruco en Kolumbio, vulkanologo Harry Dalton estas dungita de usona servo de geologia vaĉo (USGS), ie en la nord-okcidento de Usono.
Iun tagon, post signoj de seisma aktiveco estis enregistritaj en Pintmonto de Dante, vulkano de Pelée-a tipo de la Ĉeno de Kaskadoj, en la ŝtato de Washington, la servo sendas lin por "rutina" vaĉ-misio, la vulkano estante konsiderata kiel estingita depost jarcentoj.
Doktoro Dalton alvenas en Dante's Peak, urbeto situanta ĉe la piedo de la vulkano, dum festo, en kiu Rachel Wando, urbestrino de la urbo, ricevas premion por "dua plej agrabla urbo de Usono", dum investantoj pretas lanĉi konstruajn programojn en la urbeto.
La alveno de vulkanologo kompreneble ne plaĉas al la urbestraro, kiu timas ke investantoj malkvietiĝos pri signoj de vulkana aktiveco. Post la malkovro de du gejunuloj brogitaj kaj asfiksiitaj dum banado en varma fonto proksime al la vulkano, La servo de geologia vaĉo tamen devas sendi tutan teamon por plenumi pli grandan vaĉon kaj fari serion da kompletaj mezuroj.
La akumulo de signoj montrantaj tujan vekiĝon de la vulkano kondukas la aŭtoritatojn plani, vole-nevole, kvietan evakuon de la urbeto. Tamen la starto de elŝpruco kaj la minaco de piroklasta elfluo rezultigas kolektivan sinsavan panikon...
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Titolo: Dante's Peak
- Reĝisoro: Roger Donaldson
- Scenaro: Leslie Bohem
- Produktaj firmaoj: Pacific Western kaj Universal Pictures
- Produktoroj: Gale Anne Hurd kaj Joseph M. Singer
- Kunproduktoroj: Marliese Schneider
- Ekzekutiva produktoro: Ilona Herzberg
- Asocia produktoro: Geoff Murphy
- Asocia kunproduktoro: Staci A. Hunter
- Originala muziko: John Frizzel, laŭ temo de James Newton Howard
- Foto-direktoro: Andrzej Bartkowiak
- Muntado: Conrad Buff, Tina Hirsch kaj Howard E. Smith
- Dekoroj: J. Dennis Washington
- Kostumoj: Isis Mussenden
- Devenlando: Usono
- Daŭro: 112 minutoj
- Ĝenro: Katastrofa filmo
- Aperdato: 7-a de februaro 1997 (Usono)
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- Pierce Brosnan: Doktoro Harry Dalton
- Linda Hamilton: Rachel Wando, urbestrino de Dante's Peak
- Jamie Renée Smith: Lauren Wando, filino de Rachel
- Jeremy Foley: Graham Wando, filo de Rachel
- Elizabeth Hoffman: Ruth, bopatrino de Rachel
- Charles Hallahan: Doktoro Paul Dreyfus, responsulo de la teamo de USGS
- Grant Heslov: Greg, teĥnikisto de USGS
- Kirk Trutner: Terry, teĥnikisto de USGS
- Arabella Field: Nancy, teĥnikistino de USGS
- Tzi Ma: Stan, teĥnikisto de USGS