Daruszentmiklós

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Daruszentmiklós (darusentmiklOŝ) estas nova vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Dunaújváros. La loknomo estas hungare: gruo-Sankta Nikolao.

Bazaj informoj

Situo

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, la plej proksima urbo estas Dunaújváros.

Historio

La unua mencio pri la loko (Előszállás) devenis el 1537, kiun iam kumanoj fondis. Dum la historio la komunumo estis parto de Előszállás, kiu ricevis municiporajton en 1927. En 2002 disiĝis kaj fondiĝis nova municipo. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, romkatolika mesloko.

Vidu ankaŭ