Das Märchen von der schönen Melusine

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Das Märchen von der schönen Melusine (La fabelo pri la bela Meluzino), op. 32 estas koncertuverturo de Felix Mendelssohn Bartholdy kaj ekestis en la jaro 1833. Prezentado de la opero Meluzino de Conradin Kreutzer en Berlino (La libreto estis de Franz Grillparzer kaj celis muzikigon fare de Ludwig van Beethoven) instigis al Mendelssohn, komponi propran uverturon pri la materio.

La praprezentado de la prilaborita versio okazis en novembro 1835 en la Leipziger Gewandhaus. La publiko reagis iomete reteneme pri la verko, dum kiam la komponisto kaj muzikkritikisto Robert Schumann treege laŭdis ĝin.

Pri la muziko[redakti | redakti fonton]

La verko de Mendelssohn pritraktas la miton de la legendulino Meluzino. Ĉi tiu devas pasigi unu tagon semajne kiel sireno pro sia venĝo kontraŭ ŝia patro. Kiam ŝia edzo malkovras la sekreton, la sorto devigas ŝin teni ĉi tiun formon por la resto de ŝia vivo.

Mendelssohn mem diris, kontraŭe al Schumann, ke lia komponaĵo ne temas pri „ruĝaj koraloj kaj verdaj marbestoj, de magiaj kasteloj kaj profundaj maroj“; ĝi estas komprenenda prefere kiel priskribo de la etoso ol de la agado.