Davana lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Davana lingvo
lingvo • moderna lingvo
Fabronic
Skribo latina alfabeto
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 aoz
  Glottolog uabm1237
Angla nomo Uab Meto
Franca nomo uab meto
vdr
Mapo de la davana lingvaro

La davana lingvo, nomata ankaŭ Uab Metô laŭ propra memnomado (tetume: lia-dawan, lia-baikenu; indonezie: bahasa Dawan) estas Austronezia lingvo, la plej vaste parolata enlanda lingvo en Okcidenta Timoro.

Ĝi estas uzata plejmulte de la Atoni Pah Metô (laŭlitere “Homoj de la Seka Lando”) en la distrikto kaj la provincia ĉefurbo Kupango (Kupang), la distrikto Timor Tengah Selatan (Suda Centra Timoro), la distrikto Timor Tengah Utara (Norda Centra Timoro) kaj kelkaj partoj de la distrikto Malaka. La lingvo estas ankaŭ parolata en la Orienttimora eksklavo Okusio (Oecussi-Ambeno); la varianto tie estas nomata Baikenu.

Lingva mapo de Timoro

Tradukoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

  • "Feotnai Mapules -- Princino Laŭdata", dulingva poemaro davana-esperanta tradukita de Yohanes Manhitu (Antverpeno: Eldonejo Libera, 2016)[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]