David Bronŝtejn
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
David Bronŝtejn | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de februaro 1924 en Bila Cerkva |
Morto | 5-an de decembro 2006 (82-jara) en Minsko |
Mortokialo | apopleksio |
Tombo | Minsko |
Ŝtataneco | Sovetunio |
Alma mater | Sankt-Peterburga Politeknika Universitato Petro la Granda |
Okupo | |
Okupo | ŝakludisto • verkisto de nefikcio |
David Ionoviĉ BRONŜTEJN (ruse Давид Ионович Бронштейн; naskiĝis la 19-a de februaro, 1924, mortis 5-a de decembro, 2006) estis soveta ŝakisto. Li estas priskribata kiel majstro de ŝaka taktiko.
Bronŝtejn naskiĝis en Ukrainio en 1924. Lia avo instruis lin ludi ŝakon kiam Bronŝtejn estis sesjaraĝa. Pli malfrue li studis ŝakon kun la fama ŝakmajstro Aleksander Konstantinopolski. En 1944 Bronstejn venkis al Miĥail Botvinnik en la soveta ĉampionado.
Bronŝtein ludis kontraŭ Botvinnik en la 1951 mundĉampionado, sed ne povis gajni; Botvinnik gardis sian titolon. (Ambaŭ ludistoj tenis dek du poentojn.)