David Gaines

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La usona komponisto David GAINES (n. 20-a de oktobro 1961) verkis la unuan orkestran simfonion, kiu uzas tekstojn en Esperanto. Li verkis ankaŭ ĥoran kanton, Povas Plori Mi Ne Plu, kiu temas pri la iama militsituacio en Bosnio kaj Hercegovino. Tiu kanto gajnis la unuan premion "An Ok San" ĉe la Belartaj Konkursoj de UEA en Tampereo en 1995. Li estas ankaŭ prezidinto de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono, D.K., kaj estas UEA-Delegito por tiu urbo.

D-ro Gaines doktoriĝis sub la komponada fako de la Peabody-Konservatorio de Muziko en Baltimoro, Usono. Lia Esperanto-simfonio haveblas kompaktdiske registrita de la Moravia Filharmonia Orkestro de Ĉeĥio; Vit Micka, dirigento, kaj Kimball Wheeler, mezosopranulino.

Lia movada aktivado realiĝas precipe en de Muzika Esperanto-Ligo, en kiu li havas la postenon de Honora Prezidanto.

Eksteraj ligiloj