De Zanden (La sabloj) estas la nomo por kelkaj regionetoj en la komunumo Midden-Groningen en la nederlanda provinco Groningen. La unua situas inter la vilaĝo Schildwolde kaj la lago Schildmeer. La dua - ankaŭ nomata Zandwerf - situas sudoriente de Hellum. La Ooster- kaj Westerzanden situas norde de Siddeburen. La nomo referencas al la antaŭaj sablodorsoj kaj -volbiĝoj. Tiuj estis la pli altaj grundoj kiuj post la malapero de la sursablaj torfejoj taŭgis por la agrikulturo, kontraŭe al la ĉirkaŭaj torfejoj.