Opština Debarca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Debarca)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Opština Debarca

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 2301 [+]
Retpaĝaro debrca.gov.mk [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 41° 18′ N, 20° 50′ O (mapo)41.320.83Koordinatoj: 41° 18′ N, 20° 50′ O (mapo) [+]
Alto 792 m [+]
Areo 425,39 km² (42 539 ha) [+]
Situo de Opština Debarca
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Debarca Municipality [+]
Information icon.svg
vdr
Opština Debarca

Opština Debarca (makedone Дебарца) estas municipo en sud-okcidento de Nord-Makedonio. En 2002, ĝi havis 5 507 loĝantojn kun denseco de 12,9 loĝantoj/km2.

La municipo enhavas malgrandan parton de la norda bordo de lago de Ohrid kaj kalkulas plurajn gravajn arkeologajn placojn, kiel tiu de Trebeniŝta kaj la prahistoria vilaĝo de Gorenci.

Opština Debarca

Loko, priskribo[redakti | redakti fonton]

Opština Debarca estas najbara al la jenaj komunumoj:

Opština Kičevo en la nordo, Opština Demir Hisar en la oriento, Opština Ohrid en la sudo kaj Opština Struga en la okcidento.

Ĉirkaŭ Opština Debarca
Kičevo
Struga Opština Debarca Demir Hisar
Ohrid

Administra centro de la komunumo estas la vilaĝo Belčišta.

La komunumo konsistas el entute 30 vilaĝoj, kiuj estas:

Arbinovo, Belčišta, Botun, Brejani, Velmej, Volino, Vrbjani, Godivje, Gorenci, Gorno Sredoreĉié, Grko Pole, Dolno Sredoreĉié, Zlesti, Izdeglavje, Klimeŝtani, Laktinje, Leŝani, Meŝeiŝta, Mramorec, Novo Selo, Ozdoleni, Orovnik, Pesoĉani, Slatino, Slatinski Ĉiflik, Slivovo, Soŝani, Trebeniŝta, Tourije kaj Crvena Voda.