Dede

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dede estis indonezia viro, kiu suferis pro ekstreme malofta stato kaŭzita de HPV. La viruso kondukis al kresko de verukoj, 5 mm ĉiun monaton.

La kresko de la verukoj komenciĝis en aĝo de 15 jaroj, kiam li akcidentis je sia genuo dum konstrulaboro. La verukoj kreskis tiom longe, ke ili aperas kiel radikoj, oni nomas pro tio lin "arbohomo". Li vivtenis sin per sinprezento en loka cirko.

En 2007, Dr. Anthony Gaspari, prezidanto de departmento pri dermatologio ĉe Universitato de Maryland School of Medicine en Usono, diagnostis lian staton kaj klopodis kuraci lin.

Li do mortis la 30-an de januaro 2016 en Bandungo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj, angle[redakti | redakti fonton]