Dek du seĝoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilja ILF (maldekstre) kaj Eŭgeno PETROV (dekstre), kreintoj de la romano
Monumento en Odesa, Ukrainio
Dosiero:Monument to Ostap Bender in Elista.JPG
Ostap Bender (monumento en Elista, Kalmukio, Rusio)

Dek du seĝoj (ruse Двенадцать стульев) estas satira romano de sovetaj aŭtoroj Ilja Ilf kaj Eŭgeno Petrov. Ĝi estis eldonita en 1928. La protagonisto de la romano Ostap Bender serĉas trezoron kaŝitan en unu el dek du seĝoj.

Du sovetaj samnomaj filmoj estis faritaj baze de la romano en 1971 (reĝisoro Leonid Gajdaj) kaj en 1976 (reĝisoro Mark Zaĥarov). Krome oni kreis kvin filmojn eksterlande.

Tembazon de la romano proponis Valentin Katajev (frato de Petrov), al kiu la kunaŭtoroj dediĉis la verkon. Fakte la libro estas enciklopedio de la soveta vivo de tiama epoko. Aventuristo Ostap Bender estas ĝis nun tre populara en Rusio. Pluraj liaj frazoj iĝis ofte uzataj aforismoj kaj belsonajn kanzonojn el filmoj oni povas kun plezuro aŭskulti tre ofte.

Oni tradukis la romanon en plurajn naciajn lingvojn. Ekzistas ankaŭ Esperanta traduko.

Daŭrigo de la libro estas “La ora bovido”.

En Esperanto

Eksteraj ligiloj