Dekana preĝejo Naskiĝo de Maria (Písek)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dekana preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria en Písek (urbo situanta en Ĉeĥio, Sudbohemia regiono) estas la plej grava katolika preĝejo en la urbo.

Ĝis la 20-a jarcento ĝi estis la plej alta konstruaĵo en Písek kaj krom la Ŝtonponto fariĝis ĝia simbolo.

La preĝejo, situanta sur la plej alta pinto de la urbocentro, nomata „Na Bakalářích“, estis fonditta samtempe kun la burgo kaj la urbo surloke de la iama urba muregaro. Temas pri la plej reprezenta kaj plej bone konserviĝinta eklezia verko de la fama konstrumetiejo, estiginta ankaŭ la burgojn Písek kaj Zvíkov.

Ekstero[redakti | redakti fonton]

Gotika trinava baziliko havas du origine samaltajn turojn; la suda estis en 1489 altigita ĝis 72m kaj ĝi estas finita per cepforma pseŭdobaroka kupolo el 1805 kun gardĉirkaŭirejo. Je ĝia nivelo troviĝas iama loĝejo de turgardisto kun nigra kuirejo. En la sonorilejo pendas 4 sonoriloj el la metiejo de Marie Tomášková-Dytrychová el Brodek u Přerova en norda Moravio; ili venis surloken nur en 1991-2 post la kvindekjara paŭzo (post depreno dum la 2-a mondmilito). La plej granda inter ili, nomiĝanta Sankta Venceslao, pezas 1310 kg. Sur la turo estas lokigita turhorloĝo el 1874, kies unikeco estas, ke ĝia granda montrilo montras horojn kaj la malgranda minutojn. Muroj de la turo larĝas 3,8metrojn kaj ili mallarĝiĝas ĝis 1 metro.

En la fronto de la preĝejo troviĝas arte valora enirportalo el 1489 kun emblemo de la ĉeĥa leono.

Renesancaj ŝildoj de la norda navo devenas el la 16-a jarcento.

Inter 1741 kaj 1743 estis al la suda navo alkonstruita baroka kapelo de Sankta Johano Nepomuka, ekstere okangula, interne elipseca, en 1886 parte regotikigita.

Interna ornamo[redakti | redakti fonton]

Kompare kun la gotika ekstera aspekto, la interno de la preĝejo impresas surprize peze kaj romanikece.

La plej valora arta ornamo de la preĝejo estas malfruromanikaj kaj frugotikaj murpentraĵoj, troviĝantaj sur internavaj pilorioj:

„Demeto de sur la kruco“, „Kristo la Suferanto“, „Krucumo“ kaj „Madono kun Kristo“.

El la origina ekipaĵo kaj meblaro konserviĝis nenio.

La plej malnova estas stana baptujo el 1587, ĥorbenkoj el 1726 kaj baroka altaro de Virgulino Maria la Dolora el 1692 (la aliaj barokaj pentraĵoj estas ekspoziciitaj en la Muzeo de la regiono Prácheň).

En la kapelo de la Sankta Johano Nepomuka troviĝas surplafona fresko kun fragmentoj el la vivo de la sanktulo kaj veduto de Písek, verko de Jan Karel Kovář el 1742 (temas pri la plej malnova konserviĝinta bildo de la urbo).

La nuntempa ekipo de la preĝejo devenas el la tempo de la pseŭdogotika rekonstruo gvidita de fama arkitekto Josef Mocker (rekonstruinta ekz. ankaŭ la burgojn Karlštejn kaj Křivoklát):

La orgeno devenas el 1902, la novgotika krado sub la ĥorejo el 1992.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Adámek, J.- Frohlich, J.- Čížek, J.: Písek. Historický průvodce. Stručné dějiny města. Písek: Vyd. Jiří Čížek - Prácheňské muzem, 1995. 107 p. Ĉeĥe, germane, angle. ISBN 80-901940-0-1
  • Písecké katolické kostely. Stručný průvodce. Písek: Římskokatolická farnost Písek - Prácheňské nakladatelství, Písek 2005. 54 p. ISBN 80-86566-26-9