Denise Gajzágó

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Denise Gajzágó
Persona informo
Naskonomo Gajzágó Denise
Naskiĝo la  26-an de majo 1920(nun 1920-05-26)
en Ĉeĥoslovakio Nitro (Ĉeĥoslovakio)
Morto la 11-an de januaro 1998
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Denise Gajzágó, laŭ hungarlingve kutima nomordo Gajzágó Denise estis hungara aktoro.

Denise Gajzágó [1] naskiĝis la 26-an de majo 1920 en Nitro (Ĉeĥoslovakio), ŝi mortis la 11-an de januaro 1998 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Denise Gajzágó apartenis al la hungara minoritato en la naskiĝanta Ĉeĥoslovakio. Ŝi frekventis gimnazion jam en Budapeŝto, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Teatra Akademio en 1939. Post siaj studoj ŝi aliĝis al Teatro Magyar, poste al Teatro Madách (1941), Gaja Teatro (1943-1946). Ŝi edziniĝis en 1945, ŝi naskis filinojn en 1946 kaj 1953. Post la naskoj ŝi plene retiriĝis de la scenejo.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

  • F. Felkai: Néró - Lalage
  • Molière: A versailles-i rögtönzés - S-ino Molière
  • Kl. Bihari: Férfi nélkül - Anni

Ŝia sola filma rolo[redakti | redakti fonton]

  • Machita (1943-44)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.