Denisova kaverno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Denisova kaverno (ruse Денисова пещера) estas groto en la Altaja montaro en la rusa regiono Altajo en Siberio. La kaverno situas proksime al vilaĝo Ĉornij Anuj (ruse Чёрный Ануй) kaj ĉ. 150 km sude de Barnaul, la plej proksima grandurbo.

La groto situas supre de la dekstra bordo de Anuj, maldekstra alfluanto de Ob. Ĝi havas internon de ĉ. 270 m2.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la 18-a jarcento loĝis en la kaverno la ermito Dionisij (Denis), tiel ĝi estis nomata post li. Rusaj sciencistoj malkovris en la 1970-aj jaroj arkeologiajn trovitaĵojn en la groto, kio kondukis al pluaj esploroj. Oni identigis 22 tavolojn kun arkeologiaj trovitaĵoj, kiuj entenis tempon de Dionisij ĝis inter 125.000 kaj 180.000 jaroj. Oni datumis la tavolojn per termolumineska kaj radiokarbondatumaj metodoj. Oni trovis ilojn de prahomoj.

Oni malkovris en 2008 kaj priskribis en marto de 2010 unuafoje novan homtipon, laŭ trovita 7-milimetra osta fosilio en la kaverno.