Departemento Bolivaro
Aspekto
| Departemento Bolivaro | ||
|---|---|---|
| Flago | Blazono | |
| departemento de Kolombio [+] | ||
| Lando | Kolombio | |
| Supermara alteco | 16 m [+] | |
| Ĉefurbo | Kartageno | |
| - koordinatoj | 9° N, 74° U (mapo)8.8833333333333-74.316666666667Koordinatoj: 9° N, 74° U (mapo) [+] | |
| Akvokolektejo | 25 978 km² (2 597 800 ha) [+] | |
| Areo | 25 978 km² (2 597 800 ha) [+] | |
| Loĝantaro | 2 180 976 [+] (2020) | |
| Horzono | UTC-5 | |
| ISO 3166-2 | CO-BOL | |
| Oficiala(j) lingvo(j) | La hispana estas la ĉefa lingvo, la indiĝenaj lingvoj estas oficialaj en siaj teritorioj | |
| En TTT: Oficiala retejo [+] | ||

Departemento Bolivaro (en hispana lingvo Bolívar) estas departemento de Kolombio. Ĝia nomo venas de Simón Bolívar. Laŭ la stato de 2020 en la departemento vivis 2 180 976 loĝantoj sur areo de 25 978 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 84 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Antjokio, Kordovo, Sukreo, Atlantiko, Magdalena, Cezaro kaj Santandero.
- Ĉefurbo: Kartageno (Cartagena de Indias, 903 000 loĝantoj).
- Pliaj urboj: Magangué (94 000), Turbaco (53 000).
(nombroj de loĝantoj laŭ la stato de 2005)
La departementa flago cetere hazarde preskaŭ samas al la flago de Litovio en Eŭropo - nur ke la departementa flago elektis pli brilajn kolorojn kaj la litova flago pli malhelajn nuancojn.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]






