Departemento Francisco Morazán
Departemento Francisco Morazán | ||||
---|---|---|---|---|
Departemento | ||||
Flago | Blazono | |||
departemento de Honduro [+] | ||||
Lando | Honduro | |||
Ĉefurbo | Tegucigalpa | |||
- koordinatoj | 14° N, 87° U (mapo)14.105713888889-87.204008333333Koordinatoj: 14° N, 87° U (mapo) [+] | |||
Akvokolektejo | 8 619 km² (861 900 ha) [+] | |||
Areo | 8 619 km² (861 900 ha) [+] | |||
Loĝantaro | 1 508 906 [+] (2013) | |||
Horzono | UTC-06:00 [+] | |||
ISO 3166-2 | HN-FM | |||
|
||||
Departemento Francisco Morazán | ||||
Vikimedia Komunejo: Francisco Morazán Department [+] | ||||
Departemento Francisco Morazán (FMO) estas unu el la departementoj de Honduro.
Ĝi troviĝas en la meza parto de la lando. La departementa ĉefurbo estas Tegucigalpa, kiu estas ankaŭ la nacia ĉefurbo. Ĝis 1943 ĝi estis konata kiel departemento Tegucigalpa. La nomo devenas el tiu de la nacia heroo Francisco Morazán.
La departemento estas tre monta, kun ŝtonaj, malebenegaj montaroj kovritaj de pinaj arbaroj. Valoj, kiel tiuj de Guiamaca, Talanga, kaj Amarateca, estas intersternitaj inter la montaroj. Multe da la altaj montoj enhavas nubarbarojn, ekz. Nacia Parko La Tigra aŭ Cerro Uyuca. La plej sudorienta parto de la departemento havas Pacifikan sekarbaran naturmedion, dum en la nordo lokiĝas la Montaña de la Flor, hejmo de la indiĝenaj Jicaque.
Laŭ la stato de 2013 en la departemento vivis 1 508 906 loĝantoj sur areo de 8 619 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 175 loĝantoj/km². En 2005 ĝi havis popolnombron de 1 680 700, la dua plej granda en Honduro.
Municipoj
[redakti | redakti fonton]- Alubarén
- Cedros
- Curarén
- Distrito Central (en kiu troviĝas Tegucigalpa)
- El Porvenir
- Guaimaca
- La Libertad
- La Venta
- Lepaterique
- Maraita
- Marale
- Nueva Armenia
- Ojojona
- Orica
- Reitoca
- Sabanagrande
- San Antonio de Oriente
- San Buenaventura
- San Ignacio
- San Juan de Flores
- San Miguelito
- Santa Ana
- Santa Lucía
- Talanga
- Tatumbla
- Valle de Ángeles
- Vallecillo
- Villa de San Francisco
- Zamorano