Der Tagesspiegel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Der Tagesspiegel

Der Tagesspiegel («La ĉiutaga spegulo» ; devizo : «rerum cognoscere causas», t.e. «koni la kialojn de la aferoj») estas germana ĉiutaga ĵurnalo.

Fondita la 27an de septembro 1945, Der Tagesspiegel havas sian sidejon en okcidenta Berlino, proksime de la iama muro de Berlino. Der Tagesspiegel estas la sola grava gazeto de la ĉefurbo, kies disvendado kreskis — nun 148,000 ekzempleroj — depost la reunuiĝo. Tamen la gazeto estas plue ligita al la okcidenta duono de la urbo pro tio ke la blokado de 1948 haltigis ĝian disvastigon en la orienta parto kaj en Brandenburgio. La maketo de la gazeto estis freŝdate modifita, kun pli da koloroj kaj pli bone legeblaj litertipoj. La posedanto de la gazeto estas Verlag Der Tagesspiegel GmbH, asociita kun Wall Street Journal.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]