Derek Yee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Derek Yee
Persona informo
Naskiĝo 28-an de decembro 1957 (1957-12-28) (66-jaraĝa)
en Honkongo
Lingvoj norma ĉinaĉina
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Subskribo Derek Yee
Familio
Patrino Hong Wei
Frat(in)oj Paul Chun • David Chiang
Okupo
Okupo aktorofilmreĝisoroscenaristo • filmaktoro • reĝisoro • filmproduktoro
vdr

Derek Yee aŭ plennome Derek Yee Tung-sing (en simpligita ĉina 尔冬升; tradicia ĉina 爾冬陞; pinjine Ěr Dōng Shēng) estas kin-produktoro, reĝisoro kaj iama kina aktoro el Honkongo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Derek Yee naskiĝis en brita Honkongo la 28-an de decembro 1957 kiel filo de la filmproduktisto Yee Kwong (尔 光) kaj de la aktorino Hung Wei (红薇). La pli aĝaj duonfratoj Paul Chun kaj David Chiang, kaj pli aĝa duonfratino Yim Wai ankaŭ estis aktoroj.

En 1977, Yee fariĝis aktoro por la studio Shaw Brothers en Honkongo - li inter 1975 kaj 1986 ĉefrolis en pli ol 40 filmoj de la studio.

Poste li fariĝis scenaristo kaj kinreĝisoro. Interalie li estas konata pro la krimfilmo One Night in Mongkok (旺角黑夜) de 2004, kiu gajnis multoblajn premiojn.

Filmaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • One Night in Mongkok (ĉine 旺角黑夜, de 2004)
  • 2 Young (ĉine 早熟, "frua maturo", 2005)
  • Protégé (2007)
  • Shinjuku Incident (ĉine 新宿事件, "incidento Ŝinĝuku", 2009)