Observatorio Desert Eagle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Desert Eagle Observatory)


Observatorio Desert Eagle
Observatorio
Oficiala nomo: Desert Eagle Observatory
Lando Usono Usono
Municipo Benson (Arizono)
Supermara alteco 1 400 m s. m.
Koordinatoj 31° 57′ 45″ N 110° 28′ 35″ U / 31.96250 °N, 110.47639 °U / 31.96250; -110.47639 (mapo)
Estiĝo 2001
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Situo de la observatorio en Usono
Retpaĝo: http://www.geocities.ws/microplanet333/

La Observatorio Desert Eagle (Observatorio « Aglo de la Dezerto ») estas privata astronomia observatorio establita en Benson (Arizono, Usono), 65 km sudoriente de Tucson. Funkciigas ĝin la kanada amatora astronomo William Kwong Yu Yeung.

Ĝia MPC kodo estas 333 ;[1].

Ĝi estis provizita per teleskopo Centurion-18 de 455 mm de diametro kaj fokusa distanco de 1270 mm, kaj ŝargkuplita fotilo Apogee.

Elde tiu observatorio, la amatora astronomo William Kwong Yu Yeung malkovris 1732 asteroidojn. Li malkovris ankaŭ la objekton J002E3, kiun oni kredis esti asteroideto en orbito ĉirkaŭ Tero, sed estis identigita kiel la tria etaĝo de la lanĉo-veturilo Saturn 5 de la misio Apollo 12.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]