Detektivo Konan (mangao)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Detektivo Konan
Detective Conan Volume 1.png
Unua volumo de la mangao
Originala titolo 名探偵コナン
[Meitantei Konan]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro detektivo, komedio, dramo
Por kiu ŝonen
Mangao
Aŭtoro Aojama Goŝo
Publikiginto Ŝogakukan
Magazino Weekly Shōnen Sunday
Aperdatoj 19a de januaro 1994 — nun
Volumoj pli ol 76
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Kodama Kenĝi
Jamamoto Jasuiĉiro
Studio(j) TMS Entertainment
Produktisto(j) Suŭa Miĉihiko
Joŝioka Masahito
Muziko Ono Kacuo
Televidaj retoj NTV, Yomiuri TV, Animax
Aperdatoj 8a de januaro 1996 — nun
Epizodoj 672 (la 15-an de oktobro 2012)
v  d  r
Information icon.svg

Detektivo Konan (japane: 名探偵コナン [Meitantei Konan], laŭvorte: Majstrodetektivo Konan) estas japana detektiva mangaa serio verkita de Aojama Goŝo ekde 1994 kaj ankoraŭ ne finita. Pro la granda sukceso de tiu mangao nun ankaŭ

  • animea televida serio,
  • animaciaj filmoj,
  • doramao (neanimacia televida serio),

estas produktitaj en Japanio.

Ĉefaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Kudo Ŝiniĉi (工藤新一 [Kudō Ŝin-iĉi]), en lia malgranda formo: Edogaŭa Konan (japane: 江戸川コナン [Edogaŭa konan])
SejuoJamaguĉi Kappej (Kudo Ŝiniĉi), Takajama Minami (Edogaŭa Konan)

Ŝiniĉi estis 17-jara lernanto kaj sukcesa detektivo ĝis la "nigraj homoj" kaptis lin kaj trinkigis al li misteran toksinon, kiu ŝrumpigis lian korpon tiele, ke li nun aspektas kiel 7-jara. Por neniu ekkonu lin, Ŝiniĉi kiel malgranda knabo uzas la pseŭdonimon Edogaŭa Konan kaj surhavas okulvitrojn. Lia amiko Agasa helpas al li loĝi en la domo de lia amikino Ran. La malgranda Konan apogas nun la patron de sia amikino Ran, kiu estas mallerta detektivo, malkaŝi krimojn, kaj samtempe Konan devas zorgi, ke neniu komprenu, ke estas Konan, kiu apogis. Krome li devas preventi, ke Ran komprenu ke li, la malgranda Konan, en realo estas ŝia senspure malaperinta amiko Ŝiniĉi, kiun ŝi daŭre serĉas. Kaj suplemente Konan estas esploranta la kriman "Nigran Organizon" por trovi eblecon de retransformiĝi al sia granda formo. Nur d-ro Agasa, Hajbara Aj, Hattori Hejĝi kaj liaj gepatroj scias la sekreton de Ŝiniĉi.

  • Mori Ran (毛利蘭 [Mōri Ran])
SejuoŬakana Jamazaki

Ran estas najbarino, samklasanino, kaj amikino de Ŝiniĉi jam ekde infanĝardena tempo. Ŝi elkore amas Ŝiniĉi, sed hezitas diri tion al li — same kiel li ree. Ran serĉas daŭre la malaperintan Ŝiniĉi-n, kaj kelkfoje suspektas Konan de esti Ŝiniĉi, sed li ĉiam denove sukcesas trompi ŝin — li estas konvinkita, ke ŝi nepre malkaŝus lin kaj estus murdita de la "Nigraj Homoj", se ŝi scius la sekreton.

  • Mori Kogoro (毛利小五郎 [Mōri Kogorō])
SejuoKamiya Akira (epizodoj 1—548), Kojama Rikija (epizodoj 553—nun)

Patro de Ran kaj eks-policano, kiu devis rezigni pri sian eksan laboron post pafi sian edzinon en la gambon por savi ŝin el ostaĝeco. Poste ŝi forlasis Kogoro-n kaj nun loĝas aparte. Kogoro loĝas kune kun sia filino Ran kaj laboras kiel sensukcesa privata detektivo ĝis la apero de Konan. Konan solvas nun la kazojn, poste plej ofte endormigas Kogoro-n kaj anoncas la solvon uzante la voĉon de Kogoro (danke al voĉŝanĝilo de d-ro Agasa), kredigante ĉiujn, ke la "Dormanta Kogoro" solvis ĝin. Kaj la drinkemulo Kogoro volonte kredas, ke vere estis li mem, kiu solvis la kazon, kiam revekiĝas. Kogoro estas ne nur fervora admiranto de la kantistino Okino Joko, sed ankaŭ amaĵisto en la presenco de ĉiu bela virino.

  • Agasa hakase (阿笠博士 [Agasa hakase], laŭvorte: d-ro Agasa)
SejuoOgata Keniĉi

Inventisto kaj amiko de la familio Kudo, kiu helpas al Ŝiniĉi/Konan kaj donas al li specialaj inventaĵoj, kiujn Konan bezonas por kaŝi siajn aktivecojn, kiel ekz. la elektrona voĉŝanĝilo kamuflita kiel bantkravato, aŭ la senbrua narkota pistolo kamuflita kiel brakhorloĝo. Lia plena nomo estas Agasa Hiroŝi.

  • Megure kejbu (目暮警部 [Megure keibu], laŭvorte: Polica inspektoro Megure)
SejuoĈafurin

La zorgema estro de la murdkomisiono kaj eks-superulo de Kogoro, Megure ofte aperas en la serio, ĉar Tokio estas lia sfero de lia kompetenteco.

  • Ĝin kaj Ŭokka (ジン [Ĝin] & ウォッカ [Ŭokka], Laŭvorte: Ĝino & Vodko)
SejuoHori Jukitoŝi (Ĝin), Taĉiki Fumihiko (Vodko)

Ĝino kaj Vodko estas la kaŝnomoj de du membroj de la krima "Nigra Organizo", kiu minacas kun murdo ĉiun, kiu provas serĉesploradi tiun organizon. Ĝino estis la ulo, kiu kun intenco de murdi lin, trinkigis al Ŝiniĉi la eksperimentan toksinon APTX 4869, sed Ŝiniĉi ne mortis kaj juniĝis je dek jaroj. Nun tre gravas por Ŝiniĉi, ke la "Nigra Organizo" ne eltrovu tiun fakton. La membroj de la "Nigra Organizo" emas vesti sin per nigraj vestoj kaj uzas la nomojn de drinkaĵoj kiel kaŝnomoj.

  • Ajumi, Genta kaj Micuhiko (歩美 [Ajumi], 元太 [Genta], 光彦 [Micuhiko])
SejuoIŭaj Jukiko (Ajumi), Otani Ikue (Micuhiko), Takagi Ŭataru (Genta)

Tri samklasanoj de la malgranda Konan, kiuj amikiĝas kun li kaj fondas detektivan klubon. Kelkfoje ili povas helpi al Konan solvi kazon. Al Genta kaj Micuhiko plaĉas Ajumi, sed Ajumi interesiĝas nur pri Konan.

  • Mijano Ŝiho (宮野志保 [Mijano Ŝiho]), en ŝia malgranda formo: Hajbara Aj (灰原哀 [Haibara Ai])
SejuoHajaŝibara Megumi

Komence la 18-jara Ŝiho estas biokemiistino, havante la kaŝnomon Ŝereo, apartenas al la "Nigra Organizo", kaj inventas la APTX 4869. Post ŝia malplijuna fratino Akemi estis murdito de Ĝino ŝi kontraŭstaras al la "Nigra Organizo" kaj estas kaptita. Dum atendante sian ekzekuton ŝi mem trinkas la toksinon kaj kiel Konan malgrandiĝas. Tiele ŝi sukcesas fuĝi kaj kaŝi sin ĉe d-ro Agasa kaj Konan — nur al ili ŝi konfidas ŝian sekreton. Kiel knabino ŝi uzas la nomon Hajbara Aj kaj iĝas samklasanino de Konan. Aj aliĝas al la detektiva grupo de Ajumi, Genta kaj Micuhiko.

  • Suzuki Sonoko (鈴木園子 [Suzuki Sonoko])
SejuoMacui Naoko

Sonoko estas el tre riĉa familio, sed ne aroganta. Ŝi estas sincera kaj la plej intima kaj lojala amikino de Mori Ran. Propradire ŝi jam havas amikon Kjogoku Makoto, sed li estas plejofte malproksime, kaj tiel ŝia romantika koro ne ĉesas serĉi alian sonĝoprincon.

  • Hattori Hejĝi (服部平次 [Hattori Hejĝi])
SejuoHorikaŭa Rjo

Hejĝi estas la 17-jara filo de la polica prefekto de Osaka. Kiel Ŝiniĉi estas la majstrodetektivo de la "orienta Japanio" (regiono de Tokio), tiel la samaĝa Hejĝi estas la majstrodetektivo de la "okcidenta Japanio" (regiono de Osaka). Kiam Hejĝi venas al Tokio por renkonti al Ŝiniĉi, li trovas nur Konan-on, sed rapide malkovras lian sekreton. Hejĝi kaj Ŝiniĉi/Konan iĝas intimaj amikoj. Ankaŭ Hejĝi havas amikinon, nomata Tojama Kazuha.

  • Tojama Kazuha (遠山和葉 [Tojama Kazuha])
SejuoMijamura Juko

Kazuha estas la amikino de Hejĝi ekde infanĝardena tempo kaj sekrete amas lin, kaj kiel Ran hezitas diri tion al li. Ankaŭ Hejĝi ne konfesas siajn sentojn. Poste li eĉ ne koncedas ilin al si mem. Post mallonga erupcio de ĵaluzo pro miskompreno ŝi rapide amikiĝas kun Ran.

  • Kisaki Eri (妃英理 [Kisaki Eri])
SejuoTakaŝima Gara

Eri estas sukcesa advocatino kaj la edzino de Kogoro, sed vivas aparte de li. Ŝi ne povas pli elteni, ke Kogoro interesiĝas pri ĉiu bela virino, kiun li vidas. Ĝis nun ŝi rezistas al ĉiuj provoj de ŝia filino Ran de reunuigi siajn gepatrojn.

  • Kudo Jusaku (工藤優作 [Kudō Jūsaku])
SejuoTanaka Hidejuki

Jusaku estas sukcesa verkisto de detektivaj historioj kaj la patro de Ŝiniĉi. Li kaj lia edzino loĝas kutime fremdlande.

  • Kudo Jukiko (工藤有希子 [Kudō Jukiko])
SejuoŜimamoto Sumi

Jukiko estas la patrino de Ŝiniĉi kaj eksa aktorino. Ŝi vivas kun ŝia edzo kutime fremdlande. Kiam ŝi ankoraŭ laboris kiel aktorino, unu el ŝiaj amikinoj estis Ŝaron Vinjard.

Mangao[redakti | redakti fonton]

La mangao "Detektivo Konan" aperas regule en la japana magazeno Shōnen Sunday, ĉiun semajnon proksimume 16 paĝoj (= unu "dosiero"), kaj ekde julio 1994 proksimume ĉiun 11-an semajnon tiuj dosieroj aperas kune kiel poŝlibro. Ĝis marto 2007 en Japanio aperis jam 76 poŝlibraj volumoj.

Animea televida serio[redakti | redakti fonton]

En Japanio ekde la jaro 1996 ankaŭ animea televida serio "Detektivo Konan" estas realigita, kaj ankaŭ la animea serio havas grandan sukceson en multaj landoj.

Doramao[redakti | redakti fonton]

En Japanio ekde la 2-a de oktobro 2006 nun ankaŭ doramao (neanimacia televida serio) "Detaktivo Konan" estas elradiata en Yomiuri TV kaj Nippon TV. La ĉefrolantoj estas Oguri Ŝun (kiel Kudo Ŝiniĉi), Kurokaŭa Tomoko (kiel Mori Ran), kaj Ĝinnaj Takanori (kiel Mori Kogoro).

Animaciaj filmoj[redakti | redakti fonton]

Suplemente al la rakontoj en la mangao ankaŭ animaciaj filmoj "Detektivo Konan" estas produktita. Ekde la jaro 1997 en aprilo de ĉiu jaro aperas nova filmo:

Jaro Titolo laŭvorte tradukita al Esperanto Originala japana titolo Transskribita japana titolo Angla titolo
1997 Horloĝ-mekanismo en la ĉielskrapulo 時計じかけの摩天楼 [Tokei-ĝikake no matenrō] The Time-Bombed Skyscraper
1998 La 14-a celo 14番目の標的 [Ĝūyon-banme no tāgetto] The Fourteenth Target
1999 La sorĉisto de la jarcenta fino 世紀末の魔術師 [Seikimacu no maĝucuŝi] The Last Wizard of the Century
2000 La murdisto en la pupilo 瞳の中の暗殺者 [Hitomi no naka no ansacuŝa] Captured in her Eyes
2001 Retronombrado al ĉielo 天国へのカウントダウン [Tengoku e no kauntodaun] Countdown to Heaven
2002 La fantomo en la strato Bejkaa ベイカー街の亡霊 [Beikā-sutoriito no bōrei] The Phantom of Baker Street
2003 Krucvojo en la labirinto 迷宮の十字路 [Meikjū no kurosurōdo] Crossroad in the Ancient Capital
2004 La magiisto kun arĝentaj flugiloj 銀翼の奇術師 [Gin-joku no maiiŝan] Magician of the Silver Sky
2005 Malbonfaraj intencoj super la marhorizonto 水平線上の陰謀 [Suiheisenĝō no sutorateĝii] Strategy Above the Depths
2006 Rekviemo de la detektivoj 探偵達の鎮魂歌 [Tanteitaĉi no rekuiemu] The Private Eyes' Requiem
2007 La ĉerko en la profunda bluo 紺碧の棺 Konpeki no ĝorī-roĝā] Jolly Roger in the Deep Azure
2008 Plena partituro de palpito 戦慄の楽譜 [Senritsu no furu sukoa] Full Score of Fear
2009 La nigrega persekutanto 漆黒の追跡者 [Ŝikkoku no ĉejsā] The Raven Chaser
2010 La perdita ŝipo de ĉielo 天空の難破船 [Tenkū no Rosuto Ŝippu] The Lost Ship in the Sky
2011 15 minutoj de silento 沈黙の15分 [Ĉinmoku no Kŭōtā] Quarter of Silence
2012 La 11-a avanulo 11人目のストライカー [Ĝūichi-ninme no Sutoraikā] The Eleventh Striker