Detlev von Liliencron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Detlev von Liliencron en 1905

Detlev VON LILIENCRON [detlef fon LILjenkron], aŭ realnome: Friedrich Adolph Axel Freiherr VON LILIENCRON (naskiĝis la 3-an de junio 1844 en Kijlo [Kiel], mortis la 22-a de julio 1909 en Alt-Rahlstedt, nuntempe parto de Hamburgo) estis germana verkisto.

Liliencron naskiĝis en Kijlo kiel filo de malriĉiĝinta nobela familio, fariĝis oficiro, partoprenis diversajn militojn, sed devis fini tiun ĉi karieron pro grandaj mon-ŝuldoj. En la jaro 1875 li ekvivis en Usono, sed du jarojn poste li revenis al Germanio kaj vivtenis sin kiel oficisto. La verkadon li komencis relative malfrue: En 1883 li publikigis sian unuan libron kaj ekde 1887 li laboris kiel sendependa verkisto en Munkeno kaj Hamburgo.

Liliencron estas grava reprezentanto de la impresionismo. Temoj de liaj verkoj estas amo kaj naturo, sed ankaŭ milito kaj ĉasado.

Verkoj

  • Adjutantenritte und andere Gedichte (poemoj, 1883)
  • Die Rantzow und die Pogwisch (dramo, 1886)
  • Eine Sommerschlacht (noveloj, 1886)
  • Breide Hummelsbüttel (romano, 1887)
  • Unter flammenden Fahnen (rakontoj, 1888)
  • Gedichte (poemoj, 1889)
  • Der Haidegänger und andere Gedichte (poemoj, 1890)
  • Neue Gedichte (poemoj, 1893)
  • Poggfred (eposo, 1896)
  • Leben und Lüge (membiografia romano, 1908)

En Esperanto aperis

Eksteraj ligiloj

greke Libroj de kaj pri Detlev von Liliencron en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo greke Informoj pri Detlev von Liliencron en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)