Deutsche Welle
Deutsche Welle ("germana ondo", mallongigo: DW) estas germana radistacio kaj televidkanalo por eksterlando. Ĝi havas studiojn en Bonn kaj Berlino. Ĝi elsendas per DW-RADIO (enlanda radiostacio), DW-TV (televidstacio), DW.DE (mondvasta elsendado) kaj DW-Akademie. Krome ĝi prezentas interretpaĝaron en 30 lingvoj.
Deutsche Welle komencis elsendadon la 3-an de majo 1953 je la kulmino de Malvarma milito. La radiostacio havas 1.444 dungitojn (stato: 2006). Deutsche Welle estas komunutila (neprofitocela) institucio, financata per la germana ŝtato, sed sendependa en la enhavo de la elsendoj. Inter la ĵurnalistaj kunlaborantoj estas inter alie la esperantisto Klaus Dahmann.
Proponoj de Deutsche Welle
- Interretaj informoj en 30 lingvoj
- Por studintoj/studantoj/studontoj en Germanio
- germanizer
- Internacia blogo-konkurado de Deutsche Welle