Deviga aliseksemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grafitio en Barcelono en 2022 kontraŭ deviga aliseksemo. Ĝi diras katalunlingve: "Ankaŭ vi povas rezigni pri aliseksemo."

Deviga aliseksemo temas pri la ideo, ke aliseksemo, precipe en virinoj, estas kaj supozata, kaj eldevigata per patriarkeca socio. Konsekvence, ĉiu, kiu diferencas de la aliseksema normo estas konsiderata aberacia aŭ abomeninda.[1] Adrienne Rich popularigis la terminon deviga aliseksemo en sia eseo el 1980, "Compulsory Heterosexuality and Lesbian Existence" ("Deviga aliseksemo kaj lesbana ekzisto").

Adrienne Rich, kiu popularigis la terminon deviga aliseksemo, argumentas, ke aliseksemo estas politika institucio, kiu devas esti reekzamenita por ke virinoj eskapu senpotencigitecon. Plu, ŝi argumentas, ke multe da feminisma literaturo ankoraŭ funkcias laŭ aliseksemdeviga paradigmo. La erudiciaj artikoloj, kiuj elmerĝiĝas el feminismaj verkistoj, ne rekonas, ke la institucioj, kia geedzeco, kiuj estas rigardataj kiel normalaj, estas fakte socialigaĵoj, kiujn oni internigis en oniajn mensojn kaj reproduktis en la socio. Rich plu argumentas, ke sendepende de la seksa orientiĝo de virino, ĉiu virino rajtas elekti iĝi lesbanino. Rich rigardas lesban identiĝon kiel spektron. Ŝi kredas, ke ĉiuj virinoj rajtas iĝi lesbaninoj, fariĝante "in-identaj inoj," signifante, ke virinoj koncentru sin al la bezonoj kaj emocioj de aliaj virinoj. Rich argumentas, ke ĉar virinoj havas kaj patrinajn kaj seksajn dezirojn, ili, malsame de viroj, estas pli diversaj en siaj kapabloj prizorgi aliajn en diversaj anstataŭ pure seksaj manieroj.[1]

Precipe pro la punktoj pri elektebleco de seksa idento, la teorio estas polemika. Aliaj verkistoj opinias, ke la teorio havas multajn gravajn uzojn. Stevi Jackson diris, ke "la koncepto de Rich pri 'deviga aliseksemo' ja povus esti vidata kiel antaŭulo de aliseksema normismo, kaj mi ŝatus konservi ofte malzorgatan heredaĵon de la antaŭa koncepto: ke instituciigita, normigita aliseksemo reguligas tiujn kaptitajn en siaj limoj, ne nur almarĝenigas tiujn ekster ili. La termino 'aliseksema normismo' ne ĉiam trafis tiun duoblaflankan socian reguligadon.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Rich, Adrienne. (1980) Compulsory Heterosexuality and Lesbian Existence, p. 32. ISBN 0-906500-07-9.
  2. Jackson, Stevi . “nterchanges: Gender, sexuality and heterosexuality: The complexity (and limits) of heteronormativity”, Feminist Theory 7, p. 105–121. doi:10.1177/1464700106061462. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]