Adrienne Rich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Adrienne Rich
usona poeto kaj filozofo
usona poeto kaj filozofo
Personaj informoj
Naskiĝo 16-an de majo 1929 (1929-05-16)
en Baltimore
Morto 27-an de marto 2012 (2012-03-27) (82-jara)
en Santa Cruz
Kaŭzo de morto malsano
Loĝloko Baltimore, Santa Cruz
Ŝtataneco Usono
Alma mater Radcliffe College • Universitato Harvard
Profesio poeto, eseisto, verkisto, feministo, pacaktivisto
Lingvoj angla lingvo
Verkaro Diving into the Wreck: Poems 1971-1972
On Lies, Secrets and Silence
The Dream of a Common Language
Familianoj
Edz(in)o

Alfred Haskell Conrad

Patro Arnold Rice Rich
v  d  r
Information icon.svg

Adrienne Cécile RICH (naskiĝis la 16-an de majo 1929, mortis la 27-an de marto 2012) estis usona poeto, eseisto kaj radikala feministo, konsiderata "unu el la plej vaste legataj kaj influaj poetoj de la dua duono de la 20-a jarcento."[1][2] The Guardian atribuis al ŝi la elstarigon de "la subpremado de virinoj kaj lesbaninoj al la antaŭfronto de la poezia diskurso."[3]

Ŝia unua poemaro, A Change of World ("Ŝanĝo de mondo"), estis elektita de la fama poeto W. H. Auden por la premio Yale Series of Younger Poets. Ŝi fame rifuzis la premion National Medal of Arts, protestante la voĉdonon de la kunvenestro de la Domo de Reprezentantoj Newt Gingrich por fini elspezojn por la subvencio National Endowment for the Arts.

Ŝi estas konata ankaŭ pro la teorio deviga aliseksemo, rigardata kiel antaŭaĵo de aliseksema normismo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Nefikciaj libroj[redakti | redakti fonton]

Poemaroj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nelson, Cary, redaktoro. Anthology of Modern American Poetry. Oxford University Press. 2000.
  2. "Poet Adrienne Rich, 82, has died", Los Angeles Times, 28-an de marto 2012. Kontrolita 29-an de marto 2012.
  3. Flood, Alison, "Adrienne Rich, award-winning poet and essayist, dies", The Guardian, 29-an de marto 2012. Kontrolita 29-an de marto 2012.