Ambaŭseksema viŝado

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ambaŭseksema viŝadoambaŭseksema nevidebligo estas la tendenco ignori, forigi, falsi, aŭ reinterpreti evidentaĵojn pri ambaŭseksemo en historiaj verkoj, akademiaj verkoj, aktualaĵoj kaj aliaj unuarangaj fontoj.[1][2][3] En sia plej ekstrema formo, ambaŭseksema viŝado povas inkludi neadon de la ekzisto de ambaŭseksemo.[1][3] Ĝi ofte estas manifestaĵo de la bifobio, kvankam ĝi ne nepre inkludas evidentan antagonismon.[1][2][3]

Precipe en la GLAT-a komunumo estas pligrandiĝantaj inkludo kaj videbleco de ambaŭseksemuloj.[4][5] Usona psikologiisto Beth Firestone skribas, ke depost kiam ŝi unue verkis sian libron pri ambaŭseksemo, en 1996, "ambaŭseksemo gajnis videblecon, kvankam progreso ne estas ebena kaj konscio pri ambaŭseksemo ankoraŭ estas minimuma aŭ forestas en multaj el la plej izolitaj regionoj de nia lando kaj internacie."[6]

"Ambaŭseksemo" estas uzata en Esperanto kiel traduko de la okcidenta pseŭdoklasika faktermino bisexualitas, kiu antaŭ la 1970-aj jaroj estis medicina diagnozo, kiun la ambaŭseksema movado reprenis por si mem. Ĝi tamen estas ioma misnomo, ĉar homoj identiĝantaj kiel bisexual ĝenerale konsideras la sekson de sia partnero negrava kaj preskaŭ neniam limigas sian allogon al la tradicia seksa duumo. Sekve ĉi tiu artikolo temas ankaŭ pri viŝado de ĉiuseksemo, pli nova kaj moderna termino kreita por ne implici seksan duumismon.

Motivoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ klerulo Kenji Yoshino ekzistas tri ĉefaj investoj, kiuj motivigas kaj sinidentajn samseksemulojn kaj aliseksemulojn al serĉado de la kultura forviŝado de ambaŭseksemo. Tiuj motivoj inkludas unuavice stabilecon de seksa orientiĝo, ĉar ĝi malpezigas por homoj la anksion de demandado pri sia seksa orientiĝo, kiu estas netenebla starpunkto, ĉar ĝi estas fakte nepruvebla. Duavice, la bontenadon de la graveco de sekso, ĉar unuseksemuloj vidas sekson kiel erotike esencan dum la ekzisto de ambaŭseksemo defias tion. Triavice, la bontenadon de monogamio, ĉar por la plimulto da okcidentanoj, paro estas preferita, kaj unuseksemuloj ĝenerale konsideras ambaŭseksemulojn "imanente" pluramemaj.[7]

En artikolo verkita por la 10-a datreveno de la eseo de Yoshino, Heron Greenesmith argumentas, ke ambaŭseksemo estas imanente nevidebla en juro. Procesantoj estas supozite unuseksemaj ĝis oni pruvis la kontraŭon, kaj kiam ajn ambaŭseksemo estas jure rilata, jura kulturo forviŝas ĝin, ĉar ĝi komplikas jurajn argumentojn, kiuj dependas de supoze duumisma naturo de sekseco.[8]

En la GLAT-a komunumo, ambaŭseksema viŝado povas radiki en kredo, ke la ambaŭseksema komunumo ne meritas egalnivelan staton aŭ inkludon en gejaj kaj lesbaj komunumoj.[9]

Ekzemploj[redakti | redakti fonton]

Malgejaj kaj gejaj homoj, kiuj faras ambaŭsekseman viŝadon, povas pretendi, ke ambaŭseksemuloj estas aŭ enŝrankaj samseksemuloj (geja/lesba) aŭ aliseksemuloj, kiuj nur eksperimentas pri sia sekseco. Shiri Eisner kaj aliaj rimarkis, ke oni emas diri, ke virinaj ambaŭseksemuloj estas vere aliseksemaj dum viraj ambaŭseksemuloj estas vere samseksemaj. Eisner argumentas, ke tio spegulas la ĉieestan viran rigardon al la mondo: ĉiukaze oni kredas, ke la ambaŭseksemulo vere volas seksumi kun viro.

Alia ofta manifestaĵo de ambaŭseksema viŝado estas la tendenco nomi ambaŭseksemulojn aliseksemaj, kiam ili intime rilatas kun aliseksa homo, kaj nomi ilin samseksemaj, kiam ili intime rilatas kun samseksa homo.

En la GLAT-a komunumo[redakti | redakti fonton]

Ambaŭseksema viŝado en la GLAT-a komunumo povas manifesti kiel ellaso de la vorto "ambaŭseksema" en la nomo de organizaĵo aŭ evento, kiu servas la tutan GLAT-an komunumon, inkludo de la vorto kiel "ambaŭ-seksema" por implici ke ekzistas nur du aŭtentikaj seksaj orientiĝoj[10], aŭ malestima trakto de ambaŭseksemaj temoj.[11]

Oni longe malatentis ambaŭseksemulojn en la debato pri samseksaj edzeco kaj edzineco. Unue, kie samseksa edz(in)iĝo estas kontraŭleĝa, kampanjantoj por ĝi malzorgis mencii la nekonsistecon de edzecaj leĝoj rilate ambaŭseksemulojn, kies rajto edz(in)iĝi dependas tute de la sekso de sia partnero. Due, kiam samseksa edz(in)iĝo estas laŭleĝa, ambaŭseksema partnero estas ĝenerale diskutata kiel lesba aŭ geja. Ekzemple, unu el la unuaj homoj, kiuj edziniĝis al virino en Usono, Robyn Ochs, estis vaste nomata lesbanino de la gazetaro, malgraŭ ke ŝi identis sin en intervjuoj kiel ambaŭseksema.[12] Finfine oni nemalofte nomas tiun koncepton "gejaj edziĝo kaj edziniĝo," kvankam "geja" ĝenerale temas nur pri samseksemuloj.

En 1991 eldoniĝis unu el la semaj verkoj en la historio de la moderna movado por ambaŭseksemaj rajtoj, Bi Any Other Name: Bisexual People Speak Out, antologio redaktita de Loraine Hutchins kaj Lani Ka'ahumanu, sed tiu antologio devis konkuri en la Lambdaj Literaturaj Premioj en la kategorio Lesba Antologio, kaj perdis la premion. En 2005, Directed by Desire: Collected Poems, postmorta verkaro de la ambaŭseksema Jamajk-usona verkisto June Jordan, devis konkuri en la kategorio "Lesba Poezio," kaj gajnis ĝin. Tamen la ambaŭseksema komunumo kondukis plurjaran kampanjon, kiu finfine rezultigis la aldonon de Ambaŭseksema kategorio, komencante en la 2006 premioj.

En la pli vasta socio[redakti | redakti fonton]

Iuj gazetoj, libroj, televidaĵoj, filmoj, kaj retejoj parolis pri ambaŭseksema konduto en antikvaj kulturoj, kiaj antikvaj Grekio kaj Romio, aŭ neokcidentaj kulturoj, kiaj indiĝenaj amerikanoj, kiel pruvo, ke oni vaste akceptis samseksemon en aliaj epokoj kaj kulturoj, kvankam ili estus pli trafe priskribitaj kiel pruvo de la ekzisto kaj akcepto de ambaŭseksemo. Ekzemple, en la antologio de geja Esperanto-poezio Glaŭka lum' aperas du tradukoj de Katulo, la plimulto el kies poemoj temis pri lia amo de iu virino.

Kaj la geja kaj la malgeja gazetaroj parolis pri individuoj, kiuj ne mencias sian seksan orientiĝon, kiel aŭ gejaj aŭ malgejaj, eĉ kiam ili engaĝiĝas en amaj aŭ amoraj rilatoj kun homoj de diversaj seksoj. La sama okazis eĉ kun homoj, kiuj identiĝas kiel ambaŭseksemaj. Ekzemploj inkludas ambaŭsekseman aktiviston Robyn Ochs, kiu estis publike misidentita kiel lesbanino je la tago de ŝia edziniĝo; Ani DiFranco, kies edziniĝo en 1998 al Andrew Gilchrist estis diskutata kaj de la geja kaj de la malgeja gazetaroj kiel "forĵuro de lesbanismo," kvankam ekde la komenco mem de sia kariero ŝi estis nekaŝe ambaŭseksema; kaj Lady Gaga, kiu estas ofte markata kiel aŭ samseksema aŭ aliseksema, kvankam ŝi publike identiĝis kiel ambaŭseksema.

La gazetaro en ambaŭa komunumoj ankaŭ parolas pri la "geja kaj lesba" komunumo, ignorante ambaŭseksemajn kaj/aŭ transgenrajn homojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 (2011) Encyclopedia of Women in Today's World, p. 158–161. ISBN 9781412976855. ISBN 1-4129-7685-5.
  2. 2,0 2,1 Dworkin, SH (2001). “Treating the bisexual client”, Journal of Clinical Psychology 57 (5), p. 671–80. doi:10.1002/jclp.1036. 
  3. 3,0 3,1 3,2 Sexual Prejudice – The erasure of bisexuals in academia and the media. American Sexuality Magazine. National Sexuality Resource Center, San Francisco State University. Arkivita el la originalo je 2007-12-16. Alirita 2007-07-19.
  4. Queers United. Arkivita el la originalo je 2013-02-10. Alirita 2016-08-22.
  5. Task Force Report On Bisexuality. Arkivita el la originalo je 2014-02-16. Alirita 2016-08-22.
  6. (2007) Becoming Visible: Counselling Bisexuals Across the Lifespan. Columbia University Press, p. xvii. ISBN 0-231-13724-9.
  7. Yoshino (January 2000). “The Epistemic Contract of Bisexual Erasure”, Stanford Law Review 52 (2), p. 353–461. doi:10.2307/1229482. 
  8. Greenesmith (2010). “Drawing Bisexuality Back into the Picture: How Bisexuality Fits Into the LGBT Strategy Ten Years After Bisexual Erasure”, Cardozo Journal of Law and Gender 17, p. 65–80. Alirita Feb 2013.. 
  9. Weiss (2004). “GL vs. BT: The Archaeology of Biphobia and Transphobia Within the U.S. Gay and Lesbian Community”, Journal of Bisexuality 3 (3/4), p. 25–55. 
  10. Bisexuals are not Bi-Sexuals
  11. Dan Savage-Stop with the Biphobia Already!.
  12. Bisexuals Overlooked in the Debate on Equal Marriage Rights. Arkivita el la originalo je 2014-07-20. Alirita 2016-08-22.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bisexual erasure en la angla Vikipedio.