Dezerta vitro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Libia dezerta vitro

Dezerta vitroLibia dezerta vitro (LDG) estas trovita en (dekkilometraj) sablaj dezertaj regionoj en la Libia dezerto, Afriko. Dezerta vitro ankaŭ troviĝas en suda Aŭstralio.

La plej akceptita teorio pri deveno de la vitro estas la meteroitfrapo. Tion fortigis osmium-izotopaj mezuroj kaj enfermaĵoj en ĝi. Laŭ mezuroj, la vitro estiĝis antaŭ 28,5 milionoj da jaroj.

Kvankam oni jam pli frue konis tiujn vitrojn, fakte Patrick A. Clayton konigis ilin post sia ekspedicio en 1932. Laŭ nunaj kalkuloj, maso de la vitro en 150x50 km-a areo sumas 1400 tunojn. Oni kalkuals la originan mason je 14 milionoj da tunoj.

La vitro similas plej ofte al vulkana vitro (obsidiano), ĝi estas strukture amorfa kaj kolore hela. La SiO2-enhavo estas 96,5-99%.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]