Evento de Tungusko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Evento de Tungusko

La Evento de Tungusko estas katastrofo okazinta la 30-an de junio 1908 en Siberio, proksime de rivero Ŝtona Tungusko. Ĝiaj naturo kaj kaŭzoj estas neklarigitaj, sed plej verŝajne temas pri kometo. Tion pruvis en 2009 esplora teamo de la Universitato Cornell, surbaze de analogo de atmosfera efiko de gasellasoj de kosmopramo. Unu tagon post lanĉo de kosmopramo kaj post la katastrofo aperis brilaj, perlamot-koloraj t.n. lumantaj nuboj en distanco de kelkmiloj da kilometroj (super Grand-Britio, en 5000 km) , sur la nokta ĉielo. Tiuj naturaj estaĵoj estiĝas per glaciaĵeroj, en ekstremaj altoj (97 km, mezosfero) kaj malvarmo (-117 Co).

Laŭ Vilhelm G. Fast la surcentro de la katastrofo, kiu okazis en alto inter 5 kaj 14 kilometroj, estis ĉe 60° 53'09" N / 101° 53' 40" E. Registraĵoj sismaj kaj barometraj indikas, ke la evento okazis je 0.14 UT (loka tempo: 7.14).

Supozeble tiutempe neniuj homoj estis tiuloke. Atestantoj observis el distanco de plurdek kilometroj kaj raportis pri unu aŭ pluraj eksplodoj kaj lumbrilo. La plej proksima setlejo estis Vanavara, distanca je 65 km; tie pordoj kaj fenestroj estis dispremitaj. Vojaĝantoj en la Trasiberia Fervojo, pasanta en distanco de 500 km, raportis pri fajrobrilo kaj bruo.

Nur en 1927 okazis ekspedicio al la katastrofejo, sub gvido de Leonid A. Kulik. Ĝi raportis, ke arboj estis faligitaj en cirklo de 30-km-a radiuso. Oni supozis falon de meteorito kaj fosis por trovi ĝiajn restaĵojn, sed trovis nenion.

Laŭ taksoj la forto de la eksplodo ekvivalentis al almenaŭ 10 megatunoj da TNT, eble pli.

Pro la neklareco de la kaŭzo oni proponis sufiĉe ekzotikajn teoriojn, ekzemple pri nigra truo aŭ pri sekrete konstruita atombombo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]