Diabolique

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diabolique
filmo
Originala titolo Diabolique
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1996, 23 maj. 1996
Ĝenro novnigra filmo, filma dramo, horora filmo, filmo bazita sur romano
Kameraado Peter James
Reĝisoro(j) Jeremiah S. Chechik
Produktisto(j) James G. Robinson • Marvin Worth
Scenaro Don Roos
Filmita en Picburgo
Loko de rakonto Picburgo
Muziko de Randy Edelman
Rolantoj Sharon Stone • Isabelle Adjani • Chazz Palminteri • Kathy Bates • Spalding Gray • Shirley Knight • Allen Garfield • Adam Hann-Byrd • Donal Logue • Jeffrey Jacob Abrams
Produktinta firmao Morgan Creek Entertainment
IMDb
vdr

Diabolique [djaboLIK] estas usona psikologia trilera filmo de 1996 reĝisorita de Jeremiah Chechik, verkita de Henri-Georges Clouzot kaj Don Roos, kun stelulado fare de Sharon Stone, Isabelle Adjani, Chazz Palminteri, kaj Kathy Bates. La intrigo sekvas la historion de edzino kaj amantino de mistraktulo kiun ili murdas, senigante sin el la korpo.

La filmo estas refilmaĵo de la franca filmo Les Diaboliques (1955) reĝisorita de Henri-Georges Clouzot, kiun oni bazis sur la novelo Celle qui n'était plus de Pierre Boileau kaj Thomas Narcejac.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La edzino kaj la amatino de la direktoro de privata lernejo asociiĝas por plani lian murdon. Mia (Isabelle Adjani) lasis la direktoradon de la lernejo Sankta Anselmo al sia edzo Guy (Chazz Palminteri), kies ĉefa distrado estas terurigi ŝin.

Mia akceptis ĉe ili la amantinon de Guy, nome Nicole (Sharon Stone), kiu estas instruistino en la lernejo. Unu tagon, en kiu Guy montriĝis pli agresema ol kutime, Mia rifuĝiĝas ĉe Nicole kiu konsilas al ŝi ne peti la divorcon, sed elekti solvon pli definitivan. Ili drogas lin, kaj dronigas lin en la naĝejo...

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Sharon Stone kiel Nicole Horner
  • Isabelle Adjani kiel Mia Baran
  • Chazz Palminteri kiel Guy Baran
  • Kathy Bates kiel Shirley Vogel
  • Spalding Gray kiel Simon Veatch
  • Shirley Knight kiel Edie Danziger
  • Allen Garfield kiel Leo Katzman
  • Adam Hann-Byrd kiel Erik Pretzer
  • Clea Lewis kiel Lisa Campos
  • Bingo O'Malley kiel Gannon

Referencoj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Diabolique (1996 film) en la angla Vikipedio.