Les Diaboliques (filmo)
Etoso
Les Diaboliques | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Les Diaboliques |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 1954 |
Ĝenro | nigra filmo, suspensa filmo, filmo bazita sur romano, filma dramo |
Kameraado | Armand Henri Julien Thirard |
Reĝisoro(j) | Henri-Georges Clouzot |
Produktisto(j) | Henri-Georges Clouzot |
Scenaro | Henri-Georges Clouzot • Boileau-Narcejac |
Filmita en | Parizo |
Loko de rakonto | Francio |
Muziko de | Georges Van Parys |
Rolantoj | Simone Signoret • Paul Meurisse • Charles Vanel • Michel Serrault • Jacques Hilling • Véra Clouzot • Robert Dalban • Jean Lefebvre • Camille Guérini • Christian Brocard • Dominique Brun-Maaoui • Georges Chamarat • Georges Poujouly • Henri Coutet • Jacques Varennes • Jean Brochard • Jean Clarieux • Jean Témerson • Jean-Pierre Bonnefoux • Jimmy Urbain • Johnny Hallyday • Madeleine Suffel • Noël Roquevert • Pierre Larquey • Thérèse Dorny • Yves-Marie Maurin |
Produktinta firmao | Vera Films |
Honorigoj | Louis Delluc Prize |
IMDb | |
Les Diaboliques estas franca filmo de Henri-Georges Clouzot, aperinta en 1955.
Rakonto
[redakti | redakti fonton]Christina, instruistino, travivas mizeran vivon apud sia edzo, la tiraneca Michel Delassalle, direktoro de porknaba pensionato, kie ŝi laboras. Ŝi scias, ke li havas amatinon, Nicole Horner, kio ne malebligas al ambaŭ virinoj proksimiĝi unu la alian. Fakte, Christina vidas Nicole kiel kunulinon en malfeliĉo, partigante sian malamon kontraŭ Michel. Kiam Nicole petas la helpon de Christina por mortigi Michel, tiu ĉi akceptas.
Teĥnikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Titolo: Les Diaboliques
- Reĝisoro: Henri-Georges Clouzot
- Scenaro: Jérôme Geromini, Henri-Georges Clouzot, Frédéric Grendel kaj René Masson, adaptita de romano Celle qui n'était plus, de Boileau-Narcejac
- Produktado: Henri-Georges Clouzot por Vera Films; Filmsonor
- Muziko: Georges Van Parys
- Foto: Armand Thirard
- Muntado: Madeleine Gug
- Dekoroj: Léon Barsacq
- Lando: Francio
- Formato: Nigra-blanka - 1,37:1 - Mono - 35 mm
- Ĝenro: Dramo, trilero
- Daŭro: 114 minutoj (1h54)
- Aperdato: 29-a de januaro 1955 (Francio)
Rolularo
[redakti | redakti fonton]- Simone Signoret: Nicole Horner
- Véra Clouzot: Christina Delassalle
- Paul Meurisse: Michel Delassalle
- Charles Vanel: Polic-komisaro Fichet
- Pierre Larquey: S-ro Drain
- Michel Serrault: Instruisto
- Jean Brochard: Plantiveau
- Noël Roquevert: Herboux
- Georges Chamarat: Kuracisto
- Thérèse Dorny: S-ino Herboux
- Aminda Montserrat: S-ino Plantiveau
- Madeleine Suffel: Vesto-purigistino
- Jean Témerson: Dungito en hotelo
- Jacques Hilling: Dungito en mortintejo
- Robert Dalban: Garaĝisto
- Jacques Varennes: Profesoro
- Georges Poujouly: Lernanto
- Yves-Marie Maurin: Juna Moynet
- Jean Lefebvre: Soldato
- Camille Guérini: Fotografisto
- Henri Coutet: Dungito en mortintejo
- Henri Humbert: Juna Patard
- Johnny Hallyday: Lernanto
- Michel Dumur: Juna Ritberger
- Jean-Pierre Bonnefoux: Juna Gascuel
- Robert Acon Rodrigo: Eta José
- Jean Clarieux
- Jimmy Urbain
- Dominique Brun
Pri la filmo
[redakti | redakti fonton]- Inter la lernantoj de la pensionato troviĝas du famaj figurantoj: Georges Poujouly kaj Johnny Hallyday.
- La romano de Boileau-Narcejac estis denove adaptita en 1996 de Jeremiah S. Chechik, kun la titolo Diabolique, ludita de Sharon Stone (la amatino), Isabelle Adjani (la edzino) kaj Chazz Palminteri (la edzo). Tamen, la fino estas tre malsama.
- Alfred Hitchcock, post la sukceso de la filmo, petis al Boileau-Narcejac verki por li scenaron similan al Les Diaboliques: tio estis Vertigo.
- Notindas la apero de Jean Lefebvre kiel ebria soldato kaj Michel Serrault kiel instruisto, kiuj debutis en kino.
- Henri-Georges Clouzot lokigas parton de la scenaro en Niort, lia devena urbo.
Muziko
[redakti | redakti fonton]La muziko, komponita de Georges Van Parys, entute daŭras 2 minutojn 21 sekundojn: 1 minuton 57 sekundojn en la komenca prezento, 24 sekundojn en la fina prezento. Ĝi tute forestas el la cetero.
Rekompencoj
[redakti | redakti fonton]- Premio Louis-Delluc en 1954.
- Premio por la plej bona fremda filmo dum NYFCC Award en 1955.
- Premio Edgar Allan Poe por la plej bona fremda filmo en 1956.