Diakonino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diakoniso)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Germanaj diakoninoj en 1952

Diakoninojdiakonisoj[1] estis en la antikva Kristana Eklezio virinoj kiuj plenumis preskaŭ la samajn servojn kiajn faris malinaj diakonoj. Sed en pli mallarĝa senco nomatas tiumaniere ordensimile organizitaj flegistinoj (aŭ plenumantinoj de similaj socialaj metioj) en protestantismaj eklezioj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vorto ankaŭ troviĝas en la Nova Testamento en la Epistolo al la romanoj (16,2). En la Oriento ekzistis eĉ speciala ordinado kaj ili responsis pri multaj servoj ĉe aliaj virinoj (ekz. la instruado de la baptotaj virinoj, vizito de malsanulinoj kaj kaptitaj virinoj). Ekde la 12-a jarcento ili malaperis en la Oriento, en la Okcidento jam tri jarcentojn pli frue. Tie ja ĝenerale multaj oficialaj statusoj ekleziaj malpermesitis al virinoj.

Danke al Reformacio reaperis tiaj praekleziaj virinaj tradicioj, ekz. en la Konvento Keppel apud Siegen eĉ ankoraŭ dum la vivtempo de Filipo Melanktono aŭ en Wesel ekde 1575. La unua pordiakonina ejo de la moderna epoko fonditis fare de pastoro Theodor Fliedner en la 13.10.1836 en Kaiserswerth, kio ekigis novan elanon. Danke al tiu ĉi reviviĝo baldaŭ ĉie ajn en la protestantisma mondo ĉirkaŭ cent domoj estiĝis. En 1901 estis 75 domoj kun 14501 diakoninoj laborantaj ĉe 5211 diversaj lokoj. Ili kolektiĝis en la t.n. Ĝenerala konferenco de Kaiserswerth (Kaiserswerther Generalkonferenz, fondita en 1864 kun la organo Der Armen- und Krankenfreund) por povi pli bone realigi siajn planojn. En la aliaj landoj, do ekster de Germanujo, estis samjare nur 27 domoj kun sume 2907 diakonisoj.

Taskoj[redakti | redakti fonton]

Ĉefaj laborkampoj estis flegado (1901: 2239 aktivulinoj), malsanulejoj (1122), infanĝardenoj (896), malriĉulejoj (313), edukadejoj kaj lernejoj (245), porknabinaj institutoj (114). La plej konataj kaj grandaj domoj estis krom en Kaiserswerth en Berlino (Elisabeth-Krankenhaus 1837, Bethanien 1847), Berno (1845), Vroclavo (1850), Kenigsbergo (1850), Riehen (1852), Neuendettelsau (1854), Stuttgart (1854), Hanovro (1860) kaj en Bielefeld (de 1870, kie tre engaĝiĝis Friedrich von Bodelschwingh la pli maljuna).

Laŭ speciala rito konsekratas la fratinoj post certa tempo dependanta de karaktero kaj klereco; votoj ne postulatas. Kontaktoj kun familianoj restas netuŝitaj kiel ankaŭ posedaĵoj kaj administrado de propraj havaĵoj. Tamen la diakonisoj kvazaŭ soldate dependas de la koncernita domo, kie decidatas de iliaj taskoj kaj laborloko. Kompence asekuratas prizorgado ilia dum maljunaĝeco aŭ malsaneco. Virinoj dezirantaj edziniĝi devas forlasi sian domon - alia kialo povas esti la neceso de hejmenreiro por flegado de malsanaj gepatroj.

En 1901 la allogeco de la diakonisa vivstilo jam komencis malkreski. Kaŭzoj ĉefe ĉe pli kleraj personoj povus esti fakta malsuvereneco ĉe laborlokaj decidoj kaj la ofta sento esti sub kvazaŭa kurateco..[2]. Por malhelpi tiun maltrankviligantan evoluiĝon fonditis jam en 1894 fare de la teologiprofesoro Friedrich Zimmer la ligo Evangelischer Diakonieverein (centro estis en Berlin-Zehlendorf). Tie jam frue pli respektitis propraj decidoj ekz. pri daŭro kaj loko de laborado.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Schäfer: Die weibliche Diakonie, 2-a eldono, Hamburg 1887–93, 3 vol.
  • Wacker: Der Diakonissenberuf, Gütersloh 1899
  • Disselhoff:Das Diakonissen-Mutterhaus zu Kaiserswerth und seine Töchterhäuser, Kaiserswerth 1903

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ambaŭ versioj proponatas en la Kristana Glosaro
  2. Komparu Frei zum Dienst. Eine Diakonissengeschichte, Lepsiko 1902

Fonto[redakti | redakti fonton]

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 4. Leipzig 1906, p. 862 kio legeblas tie ĉi interrete.