Die Wibelungen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Die Wibelungen; Weltgeschichte aus der Sage (eo: La Vibelungoj; mondhistorio el la legendo) estas traktaĵo de Richard Wagner, kiun li verkis en la jaro 1848 je Dresdeno.

Titolpaĝo de la unua presaĵo

Wagner estis sin okupinta la jarojn antaŭe, aparte dum ripozo en Marienbad (1845), intense pri la germanaj legendoj. Li studis la kompletan miton de la Sankta Gralo kaj la legendon de la Nibelungoj kaj planis verki muzikdramon pri imperiestro Frederiko la 1-a (Frederiko Ruĝbarba), limiĝis tamen tiam je la prozoversio kaj sin turnis al la dramo Siegfried (komence la morto de Siegfried) kaj poste al la Ringo-Triopo.

Vagnera interpretado de la germanaj legendoj[redakti | redakti fonton]

En sia traktaĵo "Die Wibelungen" li vortigas sian kromprenon de la germanaj legendoj kaj de la historio de la monarĥio en Eŭropo. Li nomas la Hindukuŝon la „praloko de ĉiuj religioj, ĉiuj lingvoj, ĉiu monarĥiismo“, ekprenas la malalt-rejnlandan trojomiton kaj konstruas el tio migradon de la idealigita monarĥio al la Frankoj: „La praurbo estis Trojo, tie ekestis la pramonarĥio.“ La germanoj estas hededantoj de la Frankoj, kaj ilia reĝo povas el tio dedukti sian rajton pri la mondregeco. Wagner rulas kiel mondkoncepton de imperiestro Frederiko Ruĝbarbulo:

„En la germana popolo konserviĝis la plej malnova prarajtigita reĝidaro de la mondo: ĝi devenas de filo de Dio, kiu por sia plej parenca idaro mem nomiĝas Siegfried, por la aliaj popoloj tamen Kristo; tiu estas plenuminta por la savo kaj feliĉo de sia idaro, kaj por la el ĝi devenantaj popoloj de la tero, la plej grandiozan faron, kaj pro ĉi tiu faro ankaŭ suferintan la morton. La plej proksimaj heredantoj de lia ago kaj de la potenco akirinta per ĝi estas la „Nibelungoj“, al kiuj apartenas je la nomo kaj por la feliĉo de ĉiuj popoloj la mondo. La germanoj estas la plej malnova popolo, ĝia samsanga reĝo estas „Nibelungo“, kaj je ĝia pinto tiu ĉi devas defendi la mondregecon. Ekzistas do neniu rajto pri iu ajn posedo aŭ konsumado de ĉi tiu mondo, kiu ne devenas de ĉi tiu reĝo, devus esti sanktigita nur per lia disdonado aŭ konfirmo: ĉiu posedo aŭ konsumo, kiun la imperiestro ne disdonas aŭ konfirmas, estas per si mem nerajtigita kaj validas kiel rabo, ĉar la imperiestro disdonas kaj konfirmas konsidere la feliĉon, posedon aŭ konsumon de ĉiuj, dum kiam la arbitra akiro de la unuopulo estas rabo kontraŭ ĉiuj.“

Wagner metas arkon de la Velfoj al la Nibelungoj (Vibelungoj), de Karolo la Granda al la imperiestro Frederiko Ruĝbarbulo, ĝis la signifo de la mita nibelunga trezoro kaj de la gralo. La traktraĵo de Wagner pri la Vibelungoj subdividiĝas sub jenaj surskriboj:

Monumento de Ruĝbarbulo en Sinzig
  • La pramonarĥio
  • La Nibelungoj
  • Vibelingoj aŭ Wibelungoj
  • La Velfoj
  • La nibelunga trezoro en la franka reĝidaro
  • Origino kaj evoluo de la nibelungomito
  • La roma imperiestrado kaj la roma devenlegendo
  • Troja deveno de la Frankoj
  • Reala kaj ideala enhavo de la nibelungotrezoro
  • La gibelina imperio kaj Frederiko la 1-a
  • Dissolviĝo de la ideala enhavo de la trezoro en la "sankta gralo"
  • Historia eniro de la reala enhavo de la trezoro en la "faktan posedon"

En la lasta alineo fine tekstas: „La kompatinda popolo kantis, legis kaj presis dumpase de la tempo nun la nibelungajn kantojn, sian ununura al si restanta heredaĵo de la trezoro. Neniam ĉesis la kredo je ĉi tiu kaj oni estis konvinkita, ke la trezoro estis surfundigita en malnova monto de la dioj, en monto kiel tiu, el kiu ĝin Siegfried akiris por la Nibelungoj. Sed en la monton ĝin estis kondukinta la granda imperiestro mem, por gardi la trezoron por pli bonaj tempoj. Tie, en Kyffhäuser, li sidas nun, la malnova „Ruĝbarbulo“ Frederiko, ĉirkaŭ li la trezoroj de la Nibelungoj, ĉeflanke de li la akra glavo, kiu iam mortbatis la drakon.“

Fontoj[redakti | redakti fonton]