Diego del Carpio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Diego del Carpio
Diego Alvaro.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05151 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 117  (2021) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 40′ N, 5° 20′ U (mapo)40.668611111111-5.3341666666667Koordinatoj: 40° 40′ N, 5° 20′ U (mapo) [+]
Areo 34 km² (3 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Diego del Carpio
Situo de Diego del Carpio

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Diego del Carpio [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Diego del Carpio [Diego del Carpio] estas municipo en la okcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de Avilo kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la centro de la provinco. La loknomo Diego del Carpio estas komprenebla etimologie kiel kunmetaĵo de kunigo en 1976 de la municipoj Diego Álvaro kaj Carpio Medianero.​

Diego del Carpio en la provinco Avilo.
Komarkoj de la provinco Avilo; Komarko de Avilo centre, rozkolore.
Turo de la preĝejo de Diego Álvaro.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formita de la du menciitaj iamaj sendependaj municipoj, disaj ĉirkaŭ 2'8 km; ĝi okupas totalan areon de 33,81 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 117 loĝantojn. Ĝi perdis 400 loĝantojn el la 1980-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 68 km de Avilo, provinca ĉefurbo.

Ĝi limas kun Alaraz (Salamanko), San Miguel de Serrezuela, Chagarcía Medianero (Salamanko), Pascualcobo, Martínez kaj Zapardiel de la Cañada.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de loĝado de epoko de visigotoj. Carpio Medianero kiel la najbaraj Horcajo Medianero kaj Chagarcía Medianero havas kromnomon "Medianero" (mezlima) ĉar iam estis ĉe la historia limo inter la regnoj Leono kaj Kastilio, nune inter la provincoj Salamanko kaj Avilo. La preĝejo de tiu loko datas de 1600 kaj havas romanikajn elementojn.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]