Diktatoro
Difino kaj origino
Diktatoro estas estro de diktatoreca reĝimo.
La vorto "diktatoro" (el la latina: dictator, "diktanta, parolanta", t.e. "diktanto de la leĝoj") komence signifis politikan postenon en la antikva Romo. En kriza stato la konsulo kaj la senato nomis diktatoron, kiu regis senrestrikte la ŝtaton kaj la armeon. Ĉiuj ceteraj magistratoj restis submetitaj al li, escepte de la etnotribunusoj. Lia estreco estis limigita por ses monatoj.
Konataj romiaj diktatoroj estis Cincinnatus, Fabius Maximus, Sulla kaj Gaius Julius Caesar -- ĉi tiu iniciatis, ke oni nomu lin "Diktatoro dumviva" (latine: Dictator perpetuus).
Gravaj diktatoroj
En Afriko
Niĝerio
- (1983-1999): Muhammadu Buhari; Ibrahim Babangida; Sani Abacha.