Diocezo de Lavant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diocezo de Lavant
eksa romkatolika diocezo
Komenco 10-a de majo 1228 vd
Fino 5-a de marto 1962 vd
Poste Roman Catholic Diocese of Maribor vd
Lando(j) Aŭstrio vd
vdr
blazono de la episkopoj de Lavant
diocezoj en Aŭstrujo ĉ. la jaro 1300: dekstre malsupre nia lavant-a

La Diocezo Lavant (latine: Dioecesis Lavantina) iam enhavis la teritorion ĉirkaŭ Sankt Andrä (Karintio). Oni translokis en 1859 la sidejon al Mariboro sed konserviĝo de la historia nomo estis eĉ ĝis 1962. El ĝi naskiĝis la nuna Maribora ĉefepiskopujo en Slovenujo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Stariĝis la Lavant-episkoplando en 1228 fare de Eberhard von Regensberg kun sidejo en St. Andrä. Tamen la episkopoj ofte regis de Friesach kaj akiris en 1329 Burgon Twinberg apud St. Leonhard im Lavanttal, kiu kadukis ekde la mezo de la 17-a jarcento. Temis pri unu el kvar sufraganaj episkopujoj de la princĉefepiskopujo Salcburgo (kun Gurk, Chiemsee, Seckau). Pro la abundo de prunarboj sur sia teritorio ĝi moke ankaŭ nomata estis pruna episkoplando.

Inter la sume 24 reĝaj bienoj, kiujn donacis reĝo Ludoviko la Germano en 860 al la salcburganoj, nombriĝas ankaŭ unu ĉe Lavant-rivero. Arkiepiskopo Theotmar akiris ĉ. 900 ankoraŭ du aliajn bienojn kaj du kapelojn. Centro iĝis la Andreo-kirko kie poste evoluis la komunumo St. Andrä. La trovo de la ostoj de la gesanktuloj Vito, Modesto kaj Krescencja (1223) igis lian ĉefepiskopan moŝton Eberhard von Regensberg starigi tie en la 1225-a jaro monaĥejon de la aŭgustenanoj. Jam tri jarojn pli malfrue estiĝis diocezo kies unua episkopo iĝis paroĥestero de la Enns-valo.

Fine de la 17-a jarcento havis la diocezo du distriktojn: Arkidiakonujo de Malsupra Karintio (St. Andrä) kaj Komisarujo de Uesta Stirio (Groß Sankt Florian). Pro daŭra malriĉeco de tiu ĉi episkopujo diversaj taskoj estis plenumotaj fare de anoj de porpastraj seminarioj por kiuj en aliaj diocezoj disponis veraj pastroj.

Por plibonigi la administradon oni cedis en 1857 la karintiajn paroĥojn al la diocezo de Gurk kaj inverse enkorpigis la distrikton de Mariboro. Tiam la urbo Mariboro fariĝis la nova sidejo. Pro situo en la nova ŝtato Jugoslavujo post la Unua mondmilito la diocezo elpreniĝis en la 1.5.1924 el la salcburga ekleziprovinco. Ĝis 1923 proponis kaj elektis ĉiujn episkopojn la salcburga arkiepiskopo mem.

En la 22.11.1968 la en 1962 alinomita Diocezo de Mariboro iĝis sufragana al la Arkiepiskopujo de Labako; en la 7.4.2006 lia papa moŝto Benedikto la 16-a starigis propran mariboran ekleziprovincon kaj plialtrangigis la diocezon je arkidiocezon kun kun metropolito.

Interesege estis ke la episkopecoen Lavant-valo estis estinta por multaj ekleziuloj komenco de brila kariero (ekz. por Max Gandolf von Kuenburg, Leopold Maximilian von Firmian).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ortner, Franz: Das Erzbistum Salzburg in seiner Geschichte, Heft 2, Mittelalter, Missionszentrum und Kulturträger. Strasburgo 1995, p. 20-24.
  • Dopsch, Elisabeth: Das "Eigenbistum Lavant". Studmaterialoj okaze de ekskurso de salcburgaj studentoj en oktobro 2002.
  • detaloj pri parohoj de Karintio
  • Oskar Veselsky: Lavanter Ordinations- und Konsekrationsberichte von 1586 bis 1679. Ĉe: Quellen zur geschichtlichen Landeskunde der Steiermark, eldonis Historischen Landeskommission für Steiermark - HLK, 22. Band. Graz 2008. Selbstverlag der HLK. ISBN 978-3-901251-21-4
  • Ferdinand Hutz: Das Weiheregister des Lavanter Bischofs Dr. Philipp Renner 1534–1553. Mit Renners Biographie und Register von Ursula Kohl. Ĉe: Quellen zur geschichtlichen Landeskunde der Steiermark, herausgegeben von der Historischen Landeskommission für Steiermark - HLK, volumo 17. Graz 2002. Selbstverlag der HLK. ISBN 3-901251-27-8
  • Oskar Veselsky: Die Konsekrationsberichte aus den Ordinations- und Konsekrationsprotokollen der Bischöfe von Lavant im 16. Jahrhundert. Ĉe: Quellen zur geschichtlichen Landeskunde der Steiermark, eldonis Historische Landeskommission für Steiermark - HLK, XI. Band. Graz 1997. Selbstverlag der HLK. Keine ISBN. Seiten 5–6 und 10–16
  • Ferdinand Hutz: Das Weiheregister des Lavanter Bischofs Leonhard Peurl 1509–1536. Ĉe: Quellen zur geschichtlichen Landeskunde der Steiermark, eldonis Historischen Landeskommission für Steiermark - HLK, X. Band. Graz 1994. Selbstverlag der HLK. ISBN 3-901251-06-5
  • Alfred Jäger: Festschrift: 750 Jahre Bistum Lavant. (St. Andrä im Lavanttal.) Stadtpfarre St. Andrä 1978
  • Ernst Tomek: Kirchengeschichte Österreichs. Tyrolia, Innsbruck - Wien - München 1935–59
  • Josef Wodka: Kirche in Österreich. Wegweiser durch ihre Geschichte. Herder, Wien 1959
  • Ignac Orožen: Das Bisthum und die Diözese Lavant, 8 partoj, 1875–1893