Saltu al enhavo

Dionizio Mediolana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
tombo en al mediolana katedralo

Dionizio Mediolana (latine: Dionysius Mediolanensis, greke: Διονύσιος Μεδιολάνων) estis episkopo je Mediolano (Italujo) inter 349 kaj 355. Li konsideratas sanktuloj kaj de katolikoj kaj de ortodoksuloj; festotago lia estas la 25-a de majo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la episkopa elekto en 349 malmulto konatas pri li. Verŝajne li estis de greka origino kaj amiko de imperiestro Konstancio la 2-a. Tiutempe estis kverelegoj inter arianismo kaj sekvantoj de la Nicea Kredo. Eĉ Konstancio iel favoris arianismon. En 355 ĉefpontifo Liberio petis okazigi sinodon je Mediolano; ĝi tamen ne plenumis ĉiujn problemsolvajn intencojn de la papo, precipe pro la malĉeesto de ĝisostaj favorantoj de la Nicea Kredo (ekz. de Eŭzebio de Verĉelo). Komence Dionizio pretis akcepti la pozicion de la ariananoj akuzontaj Atanazion: ĉi lasta estis akuzita ne pri herezo sed pri malrespekto de la imperiestro (crimen laesae maiestatis).

Ŝanĝiĝis la tuto post la alveno de Eŭzebio kiu perfortis la episkopojn tuj subskribi la doktrinojn niceajn. Eŭzebio, la papa legato Lucifero de Kaljaro kaj Dionizio ja subskribis, dume la arianisma episkopo Valento el Osijek (Valens Mursiensis) obstinege rifuzis.

Ĉar Konstancio ne volis tro memstarigi la episkopajn agadojn, li ordonis translokon de la sinodo al lia palaco kaj malbone traktis Eŭzebion, Luciferon kaj Dionizion: ilin li ekzilis, mallonge poste eĉ papon Liberio. La dionizia ekzilloko estis Kayseri; lia posteulo Mediolane fariĝis Aŭksencio Mediolana post estrigo laŭ imperiestra volo.

Mortis Dionizio ekzileje inter 360 kaj 362. Pli malfrua tradicio sen historiaj fontoj alproksimigis lin al la mediolana familio Mariani.

Kulto[redakti | redakti fonton]

Festotago de li estis la 25-a de majo. Laŭdire (eble legende) Ambrozio sendis en 375 aŭ 376 viraron por identigo de la dioniziaj ostoj kaj transigo de liaj restaĵoj Mediolanon. Ĉiuokaze en la 744-a jaro liaj relikvoj ankoraŭ troviĝis en Mediolano. Apud Venecia Pordego oni starigis maŭzoleon por li kiu malkonstruiĝis en 1549. Post rekonstruo la tuto fine en 1783 estis forigita por krei ĝardenojn. Jam enla 1532-a jaro la kadavro dionizia alvenis katedralen.

En niaj tagoj tri paroĥoj en Lombardujo estas sub patroneco de Sankta Dionizio: je Pratocentenaro (Mediolano), je Premana kaj Albavilla.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Pasini, Cesare: "Dionigi, santo", ĉe: Dizionario della Chiesa Ambrosiana, NED, Mediolano 1988, ISBN 88-7023-102-X, p. 1054-1055

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]