Dipsomanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La gaja drinkemulo de Frans Hals

Dipsomanio (greke "δίψα" kun la signifo "soifo" kaj manio) indikas psikologian kondiĉon kiu implikas neregeblan deziron kaj altiron al alkoholaĵoj (alkohola avido).

En la deknaŭa jarcento, la esprimo dipsomanio estis uzata por rilati al gamo da alkohol-rilataj kondiĉoj, multaj el kiuj hodiaŭ kategoriiĝas sub la kategorio da alkoholismo. Dipsomanio ankaŭ kutimas foje priskribi specialan kondiĉon de periodaj kaj sindevigaj atakoj de alkoholkonsumado. La ideo de dipsomanio gravas pro sia historia rolo en antaŭenigado de malsano-teorio de kronika ebrieco.

Ĝi estas menciata en la MOS ICD-10-klasifiko kiel alternativa priskribo por alkoholdependa sindromo, epizoda uzo F10.26.