Diskurso pri deveno kaj fundamentoj de malegaleco inter la homoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Diskurso pri deveno kaj fundamentoj de malegaleco inter la homoj
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Jean-Jacques Rousseau
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1755
Eldonejo Marc-Michel Rey
Ĝenro eseo
vdr

La Discours sur l'origine et les fondements de l'inégalité parmi les hommes (Diskurso pri deveno kaj fundamentoj de malegaleco inter la homoj) estas eseo de la ĝeneva filozofo Jean-Jacques Rousseau publikigita en 1755.

Diskurso pri deveno kaj fundamentoj de malegaleco inter la homoj

Kun la Contrat Social, temas pri unu de la centraj verkoj de la politika pensaro de la aŭtoro. Rousseau en ĝi esprimas sian koncepton de la natura stato, de la homa perfekteco kaj prezentas la privata posedo kiel fonto de ĉiaj malegalecoj.

Rousseau cerbumas ankaŭ pri la deveno de la socio kaj tiukadre li rilatigas ĝin al la uzado de la lingvo, finfine unu el la tialoj de malegaleco inter homoj. Li cerbumis jene:

Citaĵo
 Unua malfacilaĵo estas imagi kiel la lingvoj sukcesis fariĝi necesaj: ĉar la homoj ĉe la komenco havis neniun interŝanĝon inter si, nek bezonon krei iun ajn, kaj oni ne vidas la neceson de tiu inventado, nek ties eblecon (...) En tiu ĉi primitiva stato, neniu havis domon, tegmenton, propraĵon, kaj ĉiuj loĝis hazarde en iu ajn loko, ofte nur dum unu nokto (...) Dua malfacilaĵo eble estas pli forta ol la unua; ĉar se la homoj bezonis parolon por lerni kiel pensi, ili des pli bezonis scii kiel pensi por trovi la arton de la parolado (...) Timigita de la malfacilaĵoj kiuj multobliĝas, mi prefere lasas al kiu bonvolas la taskon diskuti pri tiu malfacila problemo, t.e. scii kio estis pli necesa: ĉu la socio jam funkcianta estis necesa por la fondo de la lingvoj, ĉu la lingvoj jam inventitaj estis necesaj por fondi la socion.[1] 

La titolo de la verko troviĝas foje mallongigita al De l'inégalité parmi les hommes aŭ kiel Discours sur l'origine de l'inégalité en kelkaj eldonoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rousseau, Diskurso pri deveno de malegaleco inter la homoj.