Diskuto:Peterhead

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Stranga kategorio "Urboj de border"[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis, ke en la artikolo ial aperas la stranga kategorio "Urboj de border". Ĉu eble la kreinto jam rimarkis tion? Se ne, li eble foje skribu en la parametron "lando" nur la nomon de la lando, sen iuj krampoj. Se tio malaperigas la strangan kategorion, la kialo estis simple, ke enmetita ŝablono fuŝas la parametron "lando". - Amike --Tlustulimu (diskuto) 14:02, 12 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Strange. Eĉ pli strangas ke mi vidis tiun strangan fuŝkategorion kiam mi kreis la novan paĝon kaj jam volis demandi kiu povus esti la fuŝo, sed post sekva redakteto ĝi malaperis - bone, problemo solvita... Sed nun ĝi tamen ankaŭ ĉe mi reaperis - problemo tamen ne solvita. Mi provas forigi la skotan flagon kaj vidos ĉu io ŝanĝiĝis, sed mi dubas ke la ŝablono kulpas, ĉar ĝi jam milfoje aplikiĝis sen tia rezulto. Sed - mi eksperimentos. ThomasPusch (diskuto) 16:08, 12 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus antaŭrigarde testis ion. Se mi malaktivigas la parametron "tipo", la strangaĵo malaperas. Do, eble estas iu problemo pri la kodo por "tipo". --Tlustulimu (diskuto) 16:11, 12 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Sed kial pri la apuda urbeto Ballater ĉio enordas? Ankaŭ kun skota ŝablono, ankaŭ kun parametro tipo=, sed tamen neniu stranga kategorio...
Ŝajnas al mi, ke iel kulpas la Lua-modulo {{CatUtil}}, kiu ne "konas" la valoron "urbeto" kaj tial nenion redonas. Sed ĉe "urbo" ĝi ne ĝuste povas trakti la aferon, se samtempe en la parametro "lando" estas ŝablono. Ĉu vere necesas flago per ŝablono en la parametro "lando"? --Tlustulimu (diskuto) 16:22, 12 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Fakte ne necesas rezigni pri "tipo", se oni ruze almetas je la fino " ". Tio malaktivigas laŭlandan kategorion pri tipo (ĉikaze urbo). Mi ĵus ekuzis tiun trukon. --Tlustulimu (diskuto) 16:39, 12 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

(+) Mi ĵus aldonis atentigon al la dokumentado de {{informkesto urbo}}. --Tlustulimu (diskuto) 16:59, 12 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Ĉu eble mi aldonu novan parametron lando-flago al {{informkesto urbo}}, kies valoro jes per helpo de {{flago}} povus aldoni flagon? --Tlustulimu (diskuto) 17:08, 12 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Aĥ, mi pensas ke tiel ĉi jam estas en ordo. Eblas meti landon en formo de ligilo aŭ de ŝablono, eblas uzi aŭ ne uzi la parametron tipo=, kaj eblas bone uzi la informkeston urbo por temoj similaj, sed ne samaj al urboj - por kvartaloj, urbodistriktoj, vilaĝoj, municipoj ... sen ke la informkesto blinde aldonus kategorion "urboj de Ikslando" al ĉiu tia teksto. Tre saĝe kaj nepre ke ĝi tion ne faras! Laŭ mi nenio plia farendas. ThomasPusch (diskuto) 18:57, 12 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Eraretoj / nekompleta kopiado?[redakti fonton]

La artikolo plurfoje mencias "Ballater" anstataŭ "Peterhead", ankaŭ la prononco rilatas tion. Verŝajne la artikolo estis klonita el alia kaj nekomplete adaptita. Ĉu la donitaj koordinatoj estas tiuj de "Peterhead" aŭ de "Ballater", mi ne scias. - Sincere, Moldur (diskuto) 15:12, 18 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Saluton, @Moldur: Mi korektis la aperon de "Ballater" en la informkesto al "Peterhead" kaj forigis la maltaŭgan prononcindikon. La koordinatoj devus esti ĝustaj, ĉar la informkesto {{informkesto urbo}} povas transpreni ilin el la rilata Vikdatuma ero. Tio estas nova trajto ekde la 1a- de marto 2022. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 15:20, 18 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Tre bone, dankon! Amike, Moldur (diskuto) 15:22, 18 maj. 2022 (UTC)[Respondi]