Diskuto:Ĉakta lingvo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

@Lingvano kaj Kani: En 2005 Lingvano faris, kiel li mem skribis, "novan ĝermon pri la ĉakta, kiel mi kuraĝas nomi ĝin", en 2011 Kani aldone faris paĝon pri la etno kaj nomis ĝin laŭ la angla nomp "ĉoktaoj". Al mi klaras, ke PIV ne provizas nomon pri la lingvo kaj etno, kaj ne havas ajnan ideon de kie preni esperantlingvajn eksterajn referencojn (klaras ke ankaŭ la listo "lingvoj de la mondo" ne helpos), sed ni tamen povus interkonsenti pri unu hipotezo de radiko por la etno kaj lingvo, kaj min iritas ke nun ni havas du kontraŭajn proponojn. Kio estas klara, estas ke la lingvo tiulingve nomatas "ĉahta", respektive je plena nomo Chahta anumpa[1], tial unua e-lingva vokalo a estas tute senca, kaj ĉar la konsonanto "h" en Esperanto malfortas kaj ofte ne aŭdiĝas krom komence de silabo, la prunto de meza konsonanto k, kiel la proponoj "ĉakt'" kaj "ĉokta'" ambaŭ unuece faris, estas tute akceptebla. Do la baza demando estos, ĉu la "labornoma" propona radiko estos ĉakt' aŭ ĉakta'. Mi ne scias ĉu iu e-lingva lingvisto nialingve verkis pri la etno aŭ lingvo, supozeble ne, sed mi bonvenigus se ni, eĉ provizore fiksus radikon por lingvo/adjektivo kaj etno/substantivo, do aŭ ĉakta/ĉaktoj aŭ ĉaktaa/ĉaktaoj. Ambaŭ variaĵoj laŭ PIV liberas, kaj se oni ne scias ĉu la sialingva nomo konsistas el radiko chaht' kaj finaĵo -a, aŭ el unu radiko "chahta", eble pli sekuras elekti la supozon de radiko "chahta" kaj vojon kun dua vokalo a, do havi proponon ĉaktaa/ĉaktaoj. Krom se vi havas ideon, kion aŭ kie oni ankoraŭ povos rigardi, mi vetas vin simple esprimi preferon kiun ni poste aplikos al ambaŭ paĝoj... Ĉiuaze nenio estas enbeonita pereterne en Vikipedio. Se iam poste estos pliaj scioj, oni facile povos adapti ambaŭ titolojn. ThomasPusch (diskuto) 16:31, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi tute ne fakas. Mi elektis ĉokta- kiel radiko el la angla, kiu fakte estas la lingvo ĉefe uzata en la areo, kaj ne pro ajna supozebla scienca supero. Nur per faka esplorado de la bibliografio oni povus scii kial la angla elektis tion dum la propra lingvo elektis ĉakta-, kiel ambaŭ lingvoj disvolvis tiun elekton kaj kia estas la diferenco en tiu lingvo inter o kaj a. Mi akceptos ĉian provizoran solvon. kani (diskuto) 18:12, 14 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
  1. Martin, Jack. (2016) New Choctaw Dictionary. Durant, Oklahoma: The Choctaw Nation of Oklahoma, p. 40. ISBN 978-0-9840968-7-9.