Diskuto:Ĉuano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Super la artikolo ĝis nun situis ŝablono, kiu prave protestis ke "Ĉi tiu artikolo estas orfa, ĉar malmultaj aŭ neniuj aliaj artikoloj ligas al ĝi." Nun mi kunkolektis ĉiujn eblajn menciojn de la tre malofta vorto "ĉuano", kaj nun sep artikoloj ligas al ĝi. Tio sufiĉas por forpreni la ŝablonon "orfa".

PS: Ankoraŭ atentindas ke pluraj artikoloj pri etnoj kaj lingvoj misnomis la cvanojn kaj la cvanan lingvon "ĉuanoj" kaj "ĉuana lingvo". Mi provas trovi la misnomojn kaj forigi ilin, sed ĉiukaze daŭre bonas konscii ke la cvanoj kaj la cvana lingvo estas tute alia temo!

ThomasPusch (diskuto) 12:15, 19 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Malmatureco de la teksto[redakti fonton]

La ankoraŭ post forpreno de multaj ruĝaj ligiloj restintaj ruĝaj ligiloj nur estas atestoj pri la malmatureco de la teksto kaj de ĉirkaŭaj temaroj (malmatureco ne estas akuzo, estas simpla fenomeno en la vivo). Iuj jam forigitaj ligiloj estis tre malsaĝaj, sed iuj bezonus pli detalan enketon. ThomasPusch (diskuto) 12:56, 19 sep. 2023 (UTC)[Respondi]