Saltu al enhavo

Diskuto:Ĥarkovo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Esperanto la urbo havas titolon Ĥarkovo kaj ne necesas alinomigi ĝin pro nura patrioteco. Ekzemplo de uzo de esperanta nomo de la urbo estas en ĉi-ilustraĵo:

Redaktoro de la libro estas direktoro de instituto "Ŝevĉenko", kia okupiĝis ĝuste pri ukaina literaturo, tamen en la libro estas uzata ĝuste formo Ĥarkovo --P.Fiŝo 13:15, 30. Okt 2009 (UTC)


La libro estas el la jaro 1930, kiam Ukrainio estis integra parto de Sovetunio, kiu aparte dum la epoko de Stalino (reganta ekde 1924) pli kaj pli akcentis la rusan lingvon kompare al la aliaj sovetuniaj lingvoj... Tial ne estas tre surpriza la uzo de la pli ruslingve influita esperanta vorto "Ĥarkovo" tiujare. Ne estante ukrainano kaj tute ne sentante patriotismajn sentojn pri la lando, mi tamen bone komprenas se ukrainanoj volus la nomon de tiu urbo en formo pli ukriaina ol rusa (kiel Lvivo anstataŭ Lvovo ktp.), samkiel Leningrado ekde 1991 renomiĝas Sankt-Peterburgo, Karl-Marks-Urbo ekde 1990 ree Chemnitz (kvankam la unua formo eĉ havas esperantlingvan finaĵon kaj la dua ne), la litova urbo Kaŭno ne nomatas "Kovno", la urbo "Dancigo" iĝis "Gdansko" en 1945 ktp ktp ktp. Mi do malsamopinias: Laŭ mi jes ja necesas alinomigi la nomon "Ĥarkovo" al "Ĥarkivo".

ThomasPusch 11:08, 29. Apr 2010 (UTC)