Diskuto:Ĥibat Cion

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Strangas la forta akcento de la unua versio de tiu ĉi artikolo de 2012 fare de la uzanto Luis Elíver pri la loka grupo en la malgranda ŝtetl Ciechanowiec (jide טשעכֿאַנאָװיץ), tiam en la pola parto de la Rusia Imperio. La aliaj artikoloj kaj fontoj ne atribuas specialan rolon al tiu loka grupo. Klaras ke en 1882 ekestis grupo en Varsovio, kie ĝis 1885 membris LLZ, evidente ankaŭ en la pola parto de la Rusia Imperio, kaj ĉar li en tiu grupo ekkonis sian postan edzinon, klaras ke la esperanta teksto havas intereson pri tiu grupo, pli ol la hispana, indonezia aŭ ĉina tekstoj. Povus esti ke la loka grupo en la malgranda ŝtetl Ciechanowiec eble ene de la pola parto estis iom pli frua ol la varsovia, sed ĝis nun mankas fondodato de la grupo de Ciechanowiec. La fondodato 1884 en Ukrainio el la informkesto kaj el vikidatumoj ĉiukaze ne ĝustas, ĉar almenaŭ jam en 1881 en la tiujare fondita Rumana Reĝlando estis unuaj grupoj. Verŝajne la "fondodato 1884 en Ukrainio" estas de iu ukraino, kiu ekskluzive atentas la historion en la teritorio kiu ekde la jaro 1954 estas la nuna Ukrainio. Povus ankaŭ esti ke LLZ eble, antaŭ ol en 1882 ekestis la grupo en Varsovio, havis rilatojn al la malgranda grupo en Ciechanowiec, loko kiu estas proksimume duonvoje inter lia naskiĝurbo Bialistoko kaj lia tiama laborurbo Varsovio, kaj tial la loketo fariĝis tiom grava en la esperantlingva artikolo - ĉar jes la unua versio de tiu ĉi artikolo de 2012 fare de la uzanto Luis Elíver tre estis fokusita al la personeco de LLZ. Sed pri tio nur eblas aŭdacaj supozoj - nenio en la nuna teksto pravigas tian eksterordinaran elstarigon de la malgranda grupo fondita iam dum la 1880-aj jaroj en la urbeto Ciechanowiec. Kaj la uzanton Luis Elíver, kiu perdis intereson pri Vikipedio en 2015, ne eblas rekte demandi. La artikolanto N. Z. Maimon ĉiukaze neniel mencias iun lokan grupon de Ciechanowiec, kaj substrekas ke dum en 1881 estis unuaj progromoj en la ukraina parto de la Rusia Imperio, en la pola parto en la lastaj dudek jaroj kristanoj kaj judoj pace kunvivis, kaj tial estis granda cezuro kiam la 25-an de decembro 1881 ankaŭ en Varsovio erupciis pogromo, poste komence de 1882 la eventon diskutigis unuaj judaj gazetaj artikoloj, kaj poste en tiu jaro reage fondiĝis la grupo en Varsovio (laŭ N. Z. Maimon post la dua ruslingva artikolo de LLZ en la juda gazeto "Razsvjet" (Разсвѣтъ⁩⁩, "Tagiĝo" aŭ "Matenruĝo", Sankt-Peterburgo, 1882, n-ro 13), kun titolo: "Sub la komuna standardo", kiam ajn tio konkrete estis - momenton, mi rete eĉ trovis la gazeton, ĝi estas de 1882-04-07, kaj la artikolo de LLZ, "Подъ общее знамя!" en iom malnoveca ortografio, estis la gvida artikolo, de paĝo 1 ĝis 3). Do la artikola fondodato de junio 1882 pri la varsovia grupo, probable el la libro de M. Boulton, tute kredeblas. Nur mi ne povas ekscii ĉu eble M. Boulton mencias la lokan grupon de Ciechanowiec, kaj estas fonto por la aserto de Luis Elíver, ke tiu grupo laŭdire estis la unua grupo de Ĥibat Cion en la tiama pola parto de la imperio, do antaŭ Varsovio kaj inter januaro kaj junio 1882. ThomasPusch (diskuto) 11:31, 21 okt. 2023 (UTC)[Respondi]