Ĥibat Cion

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĥibat Cion
Second aliyah Pioneers in Migdal 1912 in kuffiyeh.jpg
politika movado
Dum 1884 –
Fondodato 1884
Lando Ukrainio
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Ĥibat Cion (hebree חיבת ציון signifante "Amantoj de Ciono") estis pola organizo por helpi la judojn reiri al la Promesita Lando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Je la fino de la 19a jarcento, la unua cionisma grupo estis organizita en Ciechanowiec, en Pollando, sub la nomo "Ĥibat Cion". En la unua cionisma kongreso 1897, 2 cionismaj delegitoj estis el Ciechanowiec. Ĉar la cionisma movado estis malpermesita en la Rusa Imperio, la organizo estigis sekretajn aktivecojn kaj kunvenoj okazis en privataj domoj. En ĉi tiu tempo, la "Bund"-movado estis aktiva en Ciechanowiec ankaŭ sub kaŝaj kondiĉoj.

Varsovio[redakti | redakti fonton]

En Junio 1882 estiĝis kunveno en Varsovio por fondi generalan societon Ĥibat Cion en tiu urbo. En unu el la varsoviaj kunvenoj, L. L. Zamenhof (aliĝinta dum sia studenta aktivado) konatiĝis kun sia estonta edzino, Klara Silbernik.[1]

TTT-ejoj[redakti | redakti fonton]

  1. Marjorie Boulton. Zamenhof - Creator of Esperanto, 1960, Londono: eldonejo Routledge kaj Kegan Paul), p. 31.