Naftali Zvi Maimon
Naftali Zvi Maimon נפתלי צבי מיימון | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de julio 1905 en Galicio, tiama Aŭstrio-Hungario |
Morto | 6-an de aŭgusto 1984 en San-Francisko, Usono |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Usono Israelo |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Naftali Zvi Maimon aŭ hebree נפתלי צבי מיימון (naskiĝis la 20-an de julio 1905 en Galicio, tiama Aŭstrio-Hungario,[1] mortis la 6-an de aŭgusto 1984 en San-Francisko)[2] estis israela esperantisto. Laŭ juĝo de la libroservo de UEA li estis "unu el la plej kompetentaj zamenhofologoj".[3]
De lia verkaro plej konatiĝis sia verko La kaŝita vivo de Zamenhof, en kiu li kunigis siajn originalajn studojn pri la familia, lingva kaj etne kultura medio, en kiu kreskis la juna Ludoviko Lazaro Zamenhof en Bialistoko. Per tio verko li pentris vivan bildon kaj pri la vivo de la orienteŭopaj judoj en tensio inter tradiciaj kredantoj jude ortodoksaj, kaj malplimulto de judaj intelektuloj kiuj estis malfermataj al la idaloj de klerismo. Sed ankaŭ ebligas diveni la fortecon de la tiutempa naciismo kaj kontraŭjudismo en multaj eŭropaj socioj, kiuj signife influis la publikan prezenton de Esperanto kaj gvidis al propaganda "maljudigo" de la biografio kaj de la lingvo kaj de ties kreinto.
Vivo
[redakti | redakti fonton]En la antaŭparolo de la libro "La kaŝita vivo de Zamenhof", Gaston Waringhien informas ke Naftali Zvi Maimon en juna aĝo venis al la Germana Regno, studis kaj en laika gimnazio kaj en talmuda altlernejo (Jeŝivo), kaj dum 25-a jara restado en Palestino, poste Israelo, li kunlaboris en pluraj hebreaj revuoj, el kiuj unu li mem redaktis. En la gazeto de la Laborista Centralo Histadrut (הסתדרות) li estis preskorektisto, kaj krome laboris kiel vortaristo kaj tradukisto.[1]
En pluraj artikoloj en la "Nica Literatura Revuo", kaj post ĝia malapero en "Monda Kulturo", "Norda Prismo", la revuo "Esperanto", "Kontakto", "Heroldo de Esperanto", "Germana Esperanto-Revuo" kaj aliaj esperantlingvaj periodaĵoj, li ekpublikigis siajn studojn pri la juda kultura medio de Zamenhof, en kies kadro naskiĝis Esperanto, kaj pri la grandparte sistema prisilentado de tiu juda fono en la informado favore al Esperanto ĝis post la Unua Mondmilito.[4] La publikigo de la libro "La kaŝita vivo de Zamenhof" en 1978 kolektis kaj kunligis tiujn unuopajn erojn.
Inter la jaroj 1959 kaj 1962 li estis membro de Universala Ligo, kaj de 1972 ĝis 1980 estis individua membro de UEA. Post sia morto en aĝo de 80 jaroj li entombiĝis en la Eternal Home Cemetery en Colma, Kalifornio (apud San-Francisko).[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 "La kaŝita vivo de Zamenhof", enkonduko de Gaston Waringhien, paĝo 10
- ↑ 2,0 2,1 noto de William Harmon en jahu-grupo "Esperanto-Nordkalifornio" la 11-an de novembro 2011. Arkivita el la originalo je 2014-06-02. Alirita 2014-06-01.
- ↑ priskribo en konciza prezento de "la Kaŝita vivo de Zamenhof" en la reta katalogo de la UEA-libroservo
- ↑ "La kaŝita vivo de Zamenhof", enkonduko de Gaston Waringhien, paĝo 11, kaj antaŭparolo, paĝoj 13 kaj 14