Esperanto-propagando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Esperanto-propagando estas speco de propagando, kies celo estas konvinki homojn pri la realaj kvalitoj kaj avantaĝoj de Esperanto, sed foje ankaŭ pri ecoj imagitaj, fantaziaj aŭ apartenantaj al la sfero de revpensado.

Ĉi tia propagando baziĝas ofte sur mitoj. Pri tio Ziko van Dijk verkis detalan libron nomitan Esperanto sen mitoj.

Per Esperanto-propagando oni volas ankaŭ atingi, ke pli da homoj eksciu, kio Esperanto estas kaj ke ĝi estas sukcese uzata kiel komunikilo. Tiucele jam pli ofta aperado de sole la vorto "Esperanto" publike (prefere nek altrude nek malbonkuntekste) estas konsiderata taŭga. Jen eblaĵoj (kiom tiu aŭ jena el ili estas rekomendinda kaj longdaŭre bone efika, tio meritas precipan pritakson konsidere al la realigo, cirkonstancoj kaj aliaj aferoj):

Esperanto-informbudo
  • disdoni broŝurojn aŭ inform-paperetojn pri Esperanto kadre de foiroj, stratfestoj ktp. (vidu la foton)
  • rakonti pri Esperanto al amikoj, malamikoj, konatoj, familianoj, kunstudentoj, kunlernantoj, kolegoj ktp.
  • zorgi pri tio, ke
    • nacililingvaj artikoloj kaj anoncoj rilate al Esperanto aperu en ĉiutagaj nacilingvaj gazetoj
    • en nacilingvaj radio-elsendoj, televid-elsendoj kaj interretpaĝoj estu menciita Esperanto
    • Esperanto (la vorto aŭ la lingvo mem) aperu kadre de nacilingvaj artaĵoj (literaturaj verkoj, muzikaĵoj, teatraĵoj, filmoj kc.)
    • en ordinaraj bibliotekoj kaj librovendejoj estu troveblaj libroj, vortaroj, gazetoj, bildpoŝtkartoj, kompaktdiskoj, DVD-oj, filmoj ktp. pri aŭ en Esperanto
      Kongresejo Esperanto en Fulda
    • prefere ne-altrude, do laŭpritakse en konvena grando aŭ malgrando, la vorto "Esperanto" estu legebla sur vestaĵoj kaj aliaj aĵoj; lau ies propono kiel brodita dulinia surskribo "Esperanto / www.uea.org" sur altkvalitaj ŝvit- kaj poloĉemizoj vendotaj de eble UEA; ekzemplo de tre granda publika prezento de la vorto "Esperanto" troviĝas ĉe la Kongresejo Esperanto en Fulda
    • en plurlingvaj enhav-informoj de nutraĵoj, uz-instrukcioj, informbroŝuroj ktp. estu legebla ankaŭ po Esperanto-versio; jen ekzemplo: http://www.vorspeisenplatte.de/speisen/2003/10/lyrik.htm
    • en komputiloj Esperanto kiel menu- kaj redakto-lingvo estu elektebla tiel ordinare kaj memkompreneble, kiaj tre multaj aliaj lingvoj; jen ekzemplo: http://www.akueck.de/eoskribo.htm#skajpo_en_eo
    • estu okazigataj (almenaŭ ofertataj) Esperanto-kursoj kadre de la kursaro de klerigaj institucioj

Specimeno de ruslingva varbilo eldonita en 1913 kaj 1914 jaroj en urbo Astraĥano (Rusio).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]