Principaro de Frostavallen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La Fundamenta Principaro de Informado pri la Internacia Lingvo, konata poste kiel Principaro de Frostavallen, estis akceptita de la reprezentantoj de la Landaj Informaj Fakoj de UEA en Frostavallen, Svedio, la 30-an de julio 1956. Ĝin formulis Ivo Lapenna, poste la teksto iomete ŝanĝiĝis dum la kunveno.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

I. CELO[redakti | redakti fonton]

1. Tri branĉoj de aktivadoj: informado; instruado; praktika utiligo. Nur paralela, bone studita kaj celkonscia agado sur la tri kampoj povas doni kontentigajn rezultojn kun daŭra valoro.

2. La celo de la informado: a) diskonigi la Internacian Lingvon kaj ĉion kio estas kreita en ĝi aŭ pere de ĝi; b) detrui la antaŭjuĝojn, precipe en la ŝlosilaj pozicioj de la kulturo kaj de la publika vivo; c) instigi al lernado de la lingvo kaj altiri novajn adeptojn al la Movado.

II. NUNA STATO[redakti | redakti fonton]

3. Fondiĝo: UEA refondis sian propagandan fakon en Bournemouth (1949), transformis ĝin en Informan Fakon (IF) en Parizo (1950) kun Kongresa Gazetara Servo (1950). Sekvis reorganizado aŭ organizado de la landaj Informaj Fakoj.

4. Rezultoj: Ĉiujare, krom por 1954, estis publikigataj la rezultoj de informado en mondaj kadroj en "Esperanto". Ili montras kontentigan progreson, sed ankaŭ bezonon pri plua ampleksigo kaj kvalita plibonigo.

III. ORGANIZO[redakti | redakti fonton]

5. Informa Fako de UEA (gvidata de la Ĝenerala Sekretario):

a) Gazetara Servo: 1) Bulteno kun novaĵoj (en Esperanto por la landaj IF; en la angla kaj franca por la grandaj presagentejoj kaj por la ĉefaj gazetoj en landoj sen movado); 2) Fotoservo; 3) Artikola Servo; 4) Radio-Servo; 5) se eble, Televida Servo.

b) Kongresa Gazetara Servo: 1) Bulteno kun novaĵoj en Esperanto kaj nacilingve; 2) Fotoservo; 3) Artikola Servo; 4) Radio-Servo; 5) se eble, Televida Servo.

c) Ekspozicioj: 1) Organizado de la Universala Ekspozicio en diversaj landoj kaj konstanta kompletigado de la materialoj; 2) sugestoj rilate organizon de aliaj ekspozicioj laŭ la modelo de la universala.

ĉ) Afiŝoj kaj flugfolioj: Prizorgado de tekstoj kaj taŭgaj desegnaĵoj; eventuale eldonado en diversaj okazoj kun internacia karaktero.

d) Filmoj, Radio, Televido: Sugestoj al landaj IF pri utiligo de tiuj rimedoj.

e) Prelegvojaĝoj: Organizo pere de la landaj asocioj kaj vasta utiligo por informado pere de gazetoj, radio, afiŝoj k.s. laŭ la cirkonstancoj.

f) Gazetaraj Konferencoj: Utiligo de ĉiu pli grava evento por aranĝo de gazetaraj konferencoj.

6. Landaj IF (gvidataj de malgranda komitato aŭ de komisiito): Organizi la samajn branĉojn laŭ la modelo de la IF de UEA.

7. Lokaj IF (gvidataj de komisiito aŭ malgranda komitato): Organizo laŭ la modelo de la landa IF kun adapto al la lokaj cirkonstancoj).

IV. FUNKCIOJ[redakti | redakti fonton]

8. IF de UEA: a) Harmoniigo de la tuta laboro; b) rekta informado al internaciaj instancoj kaj en regionoj sen movado; c) konsiloj kaj helpo per liverado de informoj, artikoloj kaj materialoj al la landaj IF kaj al la rektaj kunlaborantoj en landoj sen movado.

9. Landaj IF: a) Realigo de la sugestoj de la IF de UEA; b) organizo de la informado sur siaj teritorioj; rekta informado al tutlandaj instancoj; c) konsiloj kaj helpo al la lokaj IF per liverado de artikoloj, novaĵoj, flugfolioj, afiŝoj kaj aliaj materialoj.

10. Lokaj IF: a) Realigo de la konsiloj de la landaj IF; b) rekta informado al la loka kaj regiona publiko.

V. METODOJ[redakti | redakti fonton]

11. Diversaj eblecoj: a) Artikoloj; b) Mallongaj informoj (nepre objektivaj); c) Publikaj prelegoj por ĝenerala publiko; ĉ) Prelegoj en specialaj medioj (sciencaj institucioj, literaturaj societoj, sindikatoj, studentaj kluboj, diversaj asocioj ktp.); d) Radioprelegoj kaj informoj; e) Afiŝoj; f) Flugfolioj; g) Sloganoj; ĝ) Ekspozicioj; h) Filmoj; ĥ) Varbado de Apogantoj de UEA; i) aliaj eblecoj laŭ la landaj aŭ lokaj cirkonstancoj.

12. Nur intensa utiligado de ĉiuj eblecoj paralele efikas pozitive.

VI. KVALITO[redakti | redakti fonton]

13. Ĉefaj eraroj:

a) Nomi la lingvon artefarita, helpa, verda k.s.; oni ĉiam nomu ĝin aŭ la Internacia Lingvo aŭ Esperanto;

b) superflue menciadi diversajn projektojn de komuna lingvo;

c) ne distingi nete inter Esperanto kiel vivanta lingvo kaj tiuj projektoj, se la cirkonstancoj devigas paroli pri ili;

ĉ) uzi en nacilingvaj tekstoj esperantajn esprimojn, ekz. "samideano", "Majstro", "verdstelanoj" k.s.;

d) skribi pri Esperanto en nekorekta nacia lingvo;

e) nomadi la informadon pri Esperanto "propagando";

f) doni al la Esperanto-movado sektecan karakteron (tro multe da steloj kaj flagoj, kantado de la himno kaj aliaj kantoj en nekonvenaj tempo kaj loko, strangaĵoj en la vestoj dum kongresoj kaj aliaj publikaj kunvenoj k.s.). La eraroj en la informado malproksimigas de Esperanto dekmilojn da personoj kaj kaŭzis fortan kompromitiĝon de la movado en multaj medioj.

14. Por altigi la kvaliton estas necese akcenti ĉion, kio montras la kulturan kaj praktikan valorojn de la lingvo; literaturo, sciencaj verkoj, ISU, Belartaj Konkursoj, delegita reto, precipe helpo dum vojaĝoj kaj en profesia laboro. La digno de ĉiuj publikaj aranĝoj spegulu la respekton, kiun la esperantistoj mem havas por la Internacia Lingvo.

VII. KONSTANTECO KAJ KAMPANJOJ[redakti | redakti fonton]

15. Konstanteco: La informado devas esti konstanta dum la jaro, por ke la publiko senĉese konsciu pri la ekzistado kaj funkciado de Esperanto.

16. Kampanjoj: Specialaj kampanjoj, kun utiligo de ĉiuj metodoj, devas esti farataj antaŭ la komenciĝo de la kursoj, okaze de kongresoj, je la Zamenhof-tago kaj ĉiam kiam por tio prezentiĝas taŭga okazo.

VIII. MEDIOJ ATINGOTAJ[redakti | redakti fonton]

17. Ĝenerala informado: Ĝi estas direktita al la larĝa publiko kaj havas la celon krei ĝeneralan favoran agordon.

18. Speciala informado: Ĝi estas direktita al specialaj medioj, kies interesoj transiras la limojn de iliaj naciaj lingvoj (sciencistoj, diversaj fakuloj, komercistoj, membroj kaj adeptoj de internaciaj organizaĵoj kaj movadoj) kun precipa atento al la junularo kaj la studentoj.

IX. KONKLUDO[redakti | redakti fonton]

19. La esperantistoj mem estu pli forte konvinkitaj pri la praveco de la propra afero kaj pli kuraĝe argumentu kontraŭ la eraraj prezentoj. Ĉiu esperantisto konstante klopodu larĝigi kaj profundigi sian lingvan scion. Ĉiu esperantisto ĉiam portu la Esperantan insignon (ne multajn, sed unu). En fakaj aŭ specialigitaj organizaĵoj la esperantistoj levu sian voĉon. La informado estu ĉiam adaptita al la medio, en kiu oni faras ĝin, kaj venu prefere de tiu medio mem.

20. Ĉiuj branĉoj de informado estu egale atentataj kaj paralele aplikataj. La maniero de informado varias de unu lando al la alia kaj de unu medio al la alia. Sekve, tiuj ĉi bazaj principoj estu aplikataj kun elasteco kaj kun konsidero de la apartaj cirkonstancoj.

21. La tuta agado, paralela kaj harmonie kunordigita en la tuta mondo, havu daŭre la celon diskonigi la lingvon, instigi al lernado kaj praktika aplikado de Esperanto, venki la ŝlosilajn poziciojn en la kultura vivo kaj definitive favorigi la publikan opinion al Esperanto.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]