Diskuto:Ĝubao

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Ĵubo)

Estas tempo alinomi Juba-n, kiel nova ĉefurbo! Kio estu tio? Ĉu Jubao, Jubo, Ĝubao, Ĝubo, Ĵubao, Ĵubo?--Crosstor 07:50, 10 Jul. 2011 (UTC)

Ĝubao ŝajnas min taŭga por la prononco --pino 10:33, 10 Jul. 2011 (UTC)
Laŭ la prononco [ĝuba] la komenclitero nepre estu "Ĝ", do "Ĝubo" aŭ "Ĝubao". Ĉu jam ekzistas iu vorto "ĝubo" en Esperanto? Mi ne konas tian vorton. Se ne jam ekzistas iu vorto "ĝubo", do la urbo simple nomiĝu "Ĝubo" en Esperanto. Sed se vorto "ĝubo" tamen jam ekzistas, tiam mi voĉdonas por "Ĝubao" por eviti kolizion. Moldur 19:55, 10 Jul. 2011 (UTC)
Mi uzus "Ĵubo", ne hezitante eĉ nur unu sekundon. Jen la plej bona kompromiso inter prononco kaj skribformo. --Pejno Simono 12:15, 11 Jul. 2011 (UTC)
Mi ankaŭ estas por la formo "Ĵubo", ĉar la variantoj kun du finaj vokaloj, do "Ĵubao", "Ĝubao" ktp. sonas strange. Krome ĝi ja estas bona kompromiso. --Tlustulimu 19:50, 11 Jul. 2011 (UTC)

Listo de alilingvaj nomoj de Juba troviĝas en la intervikiaj ligoj de ties vikipedia artikolo. Oni povas vidi ke aliaj lingvoj elektas ŝanĝi skribformon kaj konservi prononcon (ekz. "Djouba" france). Ĉu iu scias ĉu la vera (araba?) prononco estas [ĝuba]? Jeskaze, ŝajnas al mi ke Ĝubo estas taŭga solvo. "Kanado" estas ekzemplo kun la samaj ŝanĝoj (unua litero ŝanĝita pro prononco kaj fina "a" forigita. crowberin 00:19, 12 Jul. 2011 (UTC) Plue, se la araba skribmaniero estas la originala, ŝajnas iom etnocentrisma bazi esperantan skribmanieron je alilingva skribmaniero anstataŭ je prononco. crowberin 00:33, 12 Jul. 2011 (UTC)

Mi rimarkis ke plej multaj lingvoj kiuj uzas cirilan alfabeton skribas "Джуба" (aŭ "Џуба" por tiaj lingvoj kiuj posedas literon "Џ") - do "Ĝuba" en esperantlingva transskribo. --Dominik 02:13, 12 Jul. 2011 (UTC)
Estos Ĵubo --Crosstor 04:40, 12 Jul. 2011 (UTC)
Kial ne, sed mi ne bone komprenas la logikon de la diskuto, ni tie diras ke la prononco estas Ĝ kaj poste oni konkludas skribi Ĵ. --pino 06:20, 14 Jul. 2011 (UTC)
Estis voĉoj al Ĵ, prononcoj inter ĵ kaj ĝ ne estas granda diferenco, dume ĵ montras iomete ankaŭ skriban formon. Nature povos okazi alinomado. La pli granda problemo estas tio, ke kreiĝis 2 apartaj artikoloj kun j kaj ĝ kun lingvaj ligiloj. Tio ne povus okazi, ja la lingvaj ligiloj devas atentigi pri tio. Unu el la kreintoj faris tute superfluan laboron.--Crosstor 08:28, 14 Jul. 2011 (UTC)
Mi preferas la pli ĝustan Ĝ (Ĝubo). Do, 4 personoj por Ĝ, Ĝubo al 4 personoj por Ĵ, Ĵubo. Aŭ 5:3, se mi konsideras originalan opinion de pino.Narvalo (diskuto) 15:05, 7 dec. 2016 (UTC)[Respondi]