Diskuto:22619 Ajscheetz

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝanĝetoj kaj malfaro[redakti fonton]

Kara Kani! Mi ĵus vidis ke vi malfaris (etan) ŝanĝon kiu mi faris. Mi akceptas se vi ne samopinias pri ĝin, sed mi povas klarigi la kialoj de mia ŝanĝo:

  • por bona legebleco:
    • oni ne volas troajn detalojn kiu ne aldonas substantan scion pri la afero, sed nur iom taksas la lago – pro tio, mi pensas ke sufiĉas kun nomo de kampanjo, anstataŭ kaj nomo kaj mallongigo (kiu ne estas uzita en la posta teksto).
    • parentezoj, mi lernis, oni uzu spareme, kaj nun por informacio kiu ne vere gravas – la koncilo en la lernejo estis ke ili tiom facilas misuzi, ke ni devas eviti ilin. Ili iom rompas la teksto, kaj tiel ankaŭ iom ĝenas la legadon. Pro tio, mi refrazigis tiuj al kutima teksto.
    • oni ne volas tro da ligiloj, pro tio ke ili ankaŭ iom ĝenas legado. Jarojn malofte enhavas gravajn informojn rilate al la artikolo, ankaŭ en ĉi tiu kazo, mi pensas, do mi forigis tiun ligilon.

Oni ja povas diri ke ne multe indas fari tian ŝanĝon se ne ekzistas iu alia ŝanĝinda, sed mi tamen faris, ŝatas la taskon foje. 🙂 Kion vi pensas pri la supraj aspektoj, se vi volas? Bonas iom interdiskuti, mi pensas.

Amike, flinga (diskuto) 19:59, 16 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

Unue, viaj ŝanĝoj ne multe plibonigis la artikolon, kaj unu el tiu forigis mallongigon "LINEAR" kiu eble povus esti interesa se konservita. Due, vi mem konfesas en via uzantopaĝo, ke vi estas "komencanto de Esperanto", tial vi eble devus estu pli singarda korektante artikolojn. Trie, fakte se vi rigardas vian diskutpaĝon, vi vidos, ke en ĝi estas nur avertoj de pluraj vikipediistoj, ke jam avertis vin prie. Kvare (pri due), vi multe eraras en via redaktado, ekzemple en tiu ĉi mesaĝo, kiun mi nun respondas; tie estas pluraj gramatikaj eraroj kaj eĉ vortoj neekzistantaj en E-o. Kvine kaj tiukadre, mi rekomendas al vi pliprofundiĝi en la lernado de la lingvo antaŭ korekti artikolojn, kaj pli bone krei novajn, kiuj povus esti pli facile atingeblaj kaj korektitaj. Mi restas je via dispono por eventuala helpo. kani (diskuto) 21:11, 16 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Mi respondos ĉe mia uzantpago-diskuto, pro tio ke pluraj punktoj pli temas pri miaj kontribuoj ĝenerale, ol nur ĉi tiu aŭ tiatipaj aliaj ŝanĝoj. flinga (diskuto) 22:46, 25 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
@Kani kaj Flinga: Kani pravas ke en la diskuta noto de Flinga estas pluraj eraroj, la plej multaj etaj, tiel ke oni tamen ankoraŭ komprenas la tekston (informacio=informo, koncilo=konsilo, spareme=ŝpareme, substanta=substanca, kaj iuj mankaj akuzativoj). La duonfrazon ke "taksas la lago" mi tamen ne sukcesas kompreni, kaj tiaj eraroj en artikolo povas esti iritigaj. Sed tamen, baze mi pensas ke la redaktoj de Flinga en la artikolo estis sencaj. La mallongigon oni ne forviŝu, konsentite, sed pri la ŝparemo rilate al parentezoj kaj pri neneceso ĉiun jaron provizi per interna ligilo mi samopinias kun Flinga. Tial mi proponas tamen restarigi la ĉirkaŭirojn de la parentezoj kiujn proponis Flinga, krom tiun post la mallongigo "LINEAR". Mi povus jam fari tion, sed ne volas perfidi al Kani kaj tial nur notas mian noton. Ni ĉiuj tri konscias ke la artikolo estas treege flanka, kaj la redaktetoj pri kiuj ni tiom multe diskutas estas miniaturaj. Sed mi ne volus ke Flinga ofendite forlasus Vikipedion, kaj baze ŝi tute pravis ĉi tie. Mi lasas mian noton en tiu ĉi diskutpaĝo, ne movas ĝin al la uzantpago-diskuto de Flinga, ĉar mia noto jes temas pri ekzakte la redaktetoj ĉi tie. ThomasPusch (diskuto) 00:07, 26 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
PS; Do, kio estis la senco de "taksas la lago"???
Mi kompreneble akceptas la aranĝojn; mi volis nur haltigi fuŝajn korektojn nenecesajn fare de tiu kiu bezonas plibonigi sian vikinivelon. Finfine tio povus rezulti en amaso de fuŝaĵoj kaj laborigo por aliuloj. kani (diskuto) 09:14, 26 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Jes ja, pri la neceso plibonigi sian skriban lingvonivelon (kaj ankaŭ atenti fari laŭeble malmultajn tajperarojn) ni ĉiuj konsentas. Sed kiel dirite, la eraroj pli estis en la haste verkitaj notoj de la diskutpaĝo, ne en la artikolo mem. Mi do realigas la proponitan aranĝon. Krome mi ankoraŭ volas substreki, ke Kani estas tiu, kiu kutime plej zorgas pri novuloj kaj havas kutime nekredeblan paciencon en konsilado. Do estas nur home foje ne havi tiom da pacienco kiom en kutimaj tagoj... ThomasPusch (diskuto) 20:25, 26 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
(Mi metas mian mesaĝon ĉi tie, sub la mesaĝo al kiu mi komencis skribi mian respondon.) Korajn dankojn pro viaj komentoj, ThomasPusch! "taksas la lago" ja enhavas multe strangan tajperaron, sed mi memoras mian celon kiam mi skribis, kaj laŭ tio "lago" estu legadon. Dume, "taksas" estas minimume malbona vortoelekto (PIV signifo 5 similas), do pli klare estus "ĝenas la legadon". Mi pensis ke estis pli simpla kun aŭ la mallongigo aŭ la plena nomo. Pardonu por tio, kaj ankaŭ por la aliajn suprajn lingvajn erarojn kiu Thomas menciis. flinga (diskuto) 20:44, 26 sep. 2023 (UTC)[Respondi]
Nun la loĝloko Westport (Konektikuto) ankoraŭ bezonus etan artikolon, ne nur por la teksto de la 5 asteroidoj, kiuj nun ligas al la neekzista teksto... Almenaŭ pri la koncerna Kantono Fairfield (Konektikuto) mi jam faris etan artikolon, tiel ke la iam kreinda artikolo pri Westport almenaŭ ne malfermegas novajn ruĝajn ligilojn. ThomasPusch (diskuto) 20:29, 26 sep. 2023 (UTC)[Respondi]